Karaj Asocianoj kaj aliaj legantoj:

Mi sidas komforte ene de giganta jetaviadilo de Air Canada kiu ĉi-momente superflugas la absolute mirindajn nigrajn-verdajn-blankajn montegojn de Groenlando. Mi estas survoje al mia hejmo en Kalifornio, post sesmonata foresto okaze de mia sabata jaro. Plejparton el tiu tempo mi okupiĝis pri miaj fakaj studoj en Universitato de Oksfordo en Britujo. (La rezultoj de tiu laboro estos la temo de mia prelego kadre de la Internacia Kongresa Universitato, IKU, en la Universala Kongreso en Seŭlo venont-julie.) La ceteron mi pasigis kiel volontulo en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, kie mi laboris precipe pri la Biblioteko Hector Hodler.

Mi multe cerbumis pri la momento, kiam mi devos ektajpi tiujn ĉi adiaŭajn vortojn. Laŭ nia asocia statuto, post sesjara deĵorado en la prezidanta posteno, venas momento transdoni la respondecon al alia membro de la asocio. Ĉar antaŭ tio mi deĵoris aliajn ses jarojn kiel estrarano, mi sekvas la alvokon de komuna prudento kaj saĝo kaj adiaŭas nun ĉiujn gvidajn rolojn ene de Esperanto-USA. De nia venonta jarkunveno kaj daŭre en la antaŭvidebla estonteco mi restos membro sen ajna ofico aŭ posteno, krom tio ke mi pretas resti tiel longe kiel vi konsentos, la reprezentanto de usonaj esperantistoj en la rolo de Komitatano A de UEA. Mi sincere esperas, ke inter la entuziasmuloj de la novaj generacioj kiuj aliĝos al la asocio, same kiel inter la multaj longtempaj membroj kiuj ankoraŭ ne spertis la laborojn gvidajn kaj estrarajn, ni sukcesos trovi la fortojn kaj la gvidantojn bezonatajn por la pluvivado kaj pluflorado de Esperanto-USA.

Kompreneble, tiu ĉi okazo ĉiam invitas retrospektivon pri la jaroj pasintaj, pri la ĝojo portita de la brilaj momentoj kaj pri la frustriĝoj kaŭzitaj de la ne plenumitaj promesoj kaj revoj. Ni staras meze de profunda transformiĝo, kiu tuŝas ne nur nian asocion sed ankaŭ ĉiujn Esperantajn asociojn kaj eĉ asociojn ĝenerale. Nur per la ĝusta kompreno de tiu ĉi monda situacio kaj de la novaj ŝancoj por evoluo kaj kresko, ni povos resti trankvilaj dum ni konstatas la evidentan ŝrumpon de la membraro. Iom pli komplika afero certe estas la financa situacio, ĉar deficitaj bilancoj en pli malpli longa periodo kondukos al nepra malfondiĝo.

Dum la lastaj kvardek jaroj okazis en la mondo komunika revolucio, kies konsekvencojn ankoraŭ ni ne povas ĝisfunde kompreni, interalie, ĉar la revolucio daŭre transformas nian manieron interrilati unu kun la alia kaj kun la ĉirkaŭanta mondo. En nia aparte malgranda angulo aperis aferoj kiel lernu.net, edukado.net, Duolingo, Amikumu … Ju pli multe ili disvastiĝis kaj fariĝis alireblaj por pli kaj pli da homoj, du el la esencaj roloj antaŭe plenumitaj de la Esperanto-asocioj: instruado de la lingvo kaj ebligo de kontaktoj inter la homoj ne plu estas gravaj kialoj por aliĝo. Krome, la sociaj komunikrimedoj (Fejsbuko, Whatsapp, kc.) kaj eĉ la ekzisto de la reto mem, kie iu ajn kun minimuma aliro povas krei kaj diskonigi tutmonde tekston, sondosieron aŭ filmon, kompletigas la novan pejzaĝon kie tutcerte la malnovaj varbaj rimedoj montriĝas nesufiĉaj por reteni kaj kreskigi la bezonatajn nombrojn da asocianoj cele al finance vivipova asocio.

Inter la defioj alfrontendaj en relative baldaŭa estonteco troviĝos la decido ĉu ni daŭre havu grandan brikan oficejon entenantan sufiĉe grandan librostokon, plejparte libroservon sed ankaŭ iaspecan bibliotekon, kaj laborigantan plentempe direktoron/librovendiston/kasiston … Ankaŭ afero analizenda estas niaj ĉiujaraj kongresoj, en vastega lando kie eble samtempaj regionaj renkontiĝoj ligitaj per taŭgaj retaj komunikiloj povus provizi pli ampleksajn kaj demokratiajn forumojn por diskutado de niaj problemoj kaj organizado de nia kunagado. Kaj la asocian retejon, kaj la asociajn eldonaĵojn, kaj nian rolon en la internacia movado, ĉion ni devos zorgeme analizi kaj derivi el tia analizo saĝajn kaj efikajn proponojn kaj solvojn.

Cetere, la vera celo de tiu ĉi lasta prezidanta kontribuo estas esprimi profundan dankon al ĉiuj kiuj dediĉis multan tempon kaj energion al nia komuna entrepreno dum la lastaj ses jaroj: Al ĉiuj kiuj daŭre okupis gvidajn poziciojn kiel estraranoj, komisiitoj, klubgvidantoj. Al nia elstara oficeja direktoro, sen kies gravega kontribuo la asocio tute ne povus funkcii laŭ la nuna regmodelo. Al nia bultena redaktoro, kiu sukcesis plueldoni regule kaj altkvalite nian ŝatatan Usona Esperantisto, modelon por la bultenoj de landaj asocioj tutmonde laŭ sia duobla karaktero de elektronika kaj papera eldonaĵo. Al la lokaj kluboj kaj eĉ izolitaj aktivuloj, kiuj jaron post jaro invitis la landan kongreson aŭ preparas sin por baldaŭa invito. Al niaj veteranoj kiuj pro sano aŭ pro alta aĝo ne plu sukcesas partopreni je la iama nivelo, sed kiuj daŭre restas engaĝitaj kaj finance kontribuas al nia laboro. Al nia juna aktivularo, ankoraŭ ne tiom nombra kiel ni ĉiuj ŝatus vidi, sed tutcerte la vivanta promeso pri brila estonteco por la ideo Esperanto en nia lando. Al tiuj kiuj pluportos la torĉon de gvidantoj en la nova estraro elektota en la kongreso en Raleigh, kaj kiuj ricevos mian plenan subtenon kiel aktiva kaj respondeca membro de la asocio. Finfine, al ĉiuj asocianoj kaj simpatiantoj kiuj nin subtenas kaj vivigas: denove dankon!

Elkore,
La Prezidinto