Uragano Harvey trafas la marbordon de Teksaso.

Kreskinte apud la Golfo de Meksiko, en Hustono, mi pensis ke mi konas uraganojn. Ĉiujare unu aŭ du ŝtormoj alproksimiĝas al Hustono. Ĉiam la televidaj meteologoj freneziĝas, kaj preskaŭ ĉiam la ŝtormoj trafas aliloke, sen damaĝi la urbon.

Foje, se uragano estas granda, oni eĉ evakuas la urbon. Kaj ankoraŭ la ŝtormo ne trafas.

Eĉ pli malofte, uragano ja trafas. Elektro ne estis havebla dum kelkaj tagoj, kelkaj grandaj arboj falas, kaj la vivo daŭras pli malpli senŝanĝe.

Do mi iomete pridubis avertojn pri uraganoj. Almenaŭ en Hustono, kiu situas 40 mejlojn for de la maro.

Nuntempe mi loĝas en Novjorko, kaj kiam mi aŭdis avertojn pri uragano Sandy en 2011, mi spertis la samajn dubojn. Eĉ la tagon poste, mi ne opiniis la ŝtormon grava. Sandy kaŭzis nek ventegon nek pluvegon ĉe mi. Mi nur perdis aliron al Interreto dum du horoj, kia teruro! Sed kiam mi iris al la laborejo, kaj aŭdis la rakontojn de miaj kolegoj, mi komprenis la gravecon de la marŝvelo. Nur tiam mi eksciis, ke Sandy estis la plej grava ŝtormo, kiun mi spertis en mia vivo.

Klare, mi pensis, mi ne konas la uraganon.

Mi aŭdis pri uragano Harvey per televidilo en mia oficejo en Novjorko. Ĝi montris la kutimajn bildojn: raportiston sur plaĝo, palmarbojn skuatajn de ventego, ktp. Amikoj en Novjorko demandis min, ĉu mia familio en Hustono fartas bone. Mi diris “Jes, kompreneble. Hustono ne havas digojn kiel Nov-Orleano, kaj la maro ne ŝvelas.” Sed samtempe mi scivolis: kian surprizon ni povas atendi? Post du tagoj, mi telefonis al mia familio en Hustono por demandi, kiel ili fartas en la ŝtormo.

Surprize, mia patro respondis ke la vento tute ne gravas, sed la pluvo ja gravas. Ĉie en la regiono la pluvo faladis forte kaj senĉese. La akvo ne havis eliron. Hustono estas pli plata ol telero; la plej alta loko situas nur 50 futojn super la marnivelo. Ĉar ĝi ne havas deklivojn, ne ekzistas grandaj riveroj tie, sed multaj riveretoj. La grandega pluvo (entute falis 50 coloj da pluvo dum la ŝtormo) kolektiĝis en flakegoj sporadaj.

La kvartaloj plej malaltaj kaj plej proksimaj al riveretoj inundiĝas unue. Homoj kiuj loĝas pli alte povas nur atendi kaj rigardi la plialtiĝon de la akvo, esperante ke ĝi ne atingos iliajn pordojn.

La plejparto de la hustonanoj ne havis akvon en siaj domoj. Sed dum tri tagoj kaj noktoj, rigardante la plialtiĝon de la akvo, ili pli kaj pli maltrankviliĝis.

La akvo ĝenerale estis ne tre profunda; ĝi atingis eble nivelon de homa brusto. Tamen aferoj en la urbo haltis. Oni ne povis forveturi, ĉar la flakegoj estis ĉie. En ĉiu direkto la vojoj estis inunditaj.

Inter miaj amikoj kaj familio, nenies domo inundiĝis. Mia frato eskapis sian domon helpe de savistoj en boatoj, ĝuste antaŭ la fino de la ŝtormo. La akvo estis nur kelkajn colojn sub lia pordo. Fremduloj gastigis lin dum la akvo malleviĝis. Post la ŝtormo li trovis, ke lia domo ne estis inundita.

Mia nevino kaj ŝia familio gastigis amikojn kies domo inundiĝis. Amikoj de mia familio suferis damaĝitajn domojn. Aliaj amikoj perdis siajn aŭtojn. Feliĉe, miaj aliaj familianoj povis resti ĉe siaj domoj, sed ili sentis sin multe pli trankvilaj kiam la pluvo ĉesis.

Neniu konata al mi aŭ mia familio mortis en la ŝtormo, kvankam estis kelkaj malbonŝanculoj, kiuj pereis.

Eble parto da la severeco de Harvey estis homfarita. Oni parolas pri tutmonda varmiĝo, kaj eble ĝi ludas rolon en la ŝtormo. Pli certe, en la lastaj tri jardekoj Hustono multe kreskis, kaj la kvanto da betonkovrita grundo eble duobliĝis. La betono malebligas rapidan dreniĝon.

Mi vizitis mian familion en Hustono tri semajnojn post la ŝtormo, kiam la akvo estis jam plejparte malleviĝinta. Do mi ne vidis la altnivelan akvon. Sed mi vidis, malpli ol unu mejlon for de la hejmo de mia patro, stratojn flankitajn de trasorbiĝinta ligno kaj ruina dom-materialo. Dek mejlojn for mi vidis grandegan parkejon, kie staris ĉirkaŭ 3000 fridujojn. Se oni konsideras ke ĉiu fridujo venis el hejmo inundita, tio estas malgaja vido.

Antaŭe, Hustono ĉiam estis vere amika urbo. La loĝantoj facile parolis kun fremduloj. Feliĉe, la uragano ne ŝanĝis tion. Sed dum mia vizito mi rimarkis, ke la plej populara temo estas “kiel vi fartis dum Harvey?” Malgraŭ la detruado de multaj domoj, la spirito de hustonanoj ŝajnas senŝanĝa, almenaŭ ĝis nun.