Usona Esperantisto № 2018:5 (sep-oct)

Kiel ampleksa estu nia retarĥivo?

Estas plezuro anonci, ke finfine kompletiĝas nia reta kolekto de malnovaj bultenoj de Esperanto-USA (kaj de ELNA, la pli frua – kaj daŭre leĝa – nomo de nia organizo).

Tra la jaroj multe ŝanĝiĝis la nomo, enhavo, kaj aperritmo de nia bulteno. Foje ĝin akompanis dikaj suplementoj kun enhavo literatura aŭ kultura. Foje ĝi preskaŭ malaperis, aperante nur sporade. Iam ĝi ekzistis kiel du paralelaj publikaĵoj: unu tute en Esperanto, kaj unu en la angla. Kaj nun, ĉiuj estas kune konservitaj bitforme, facile alireblaj per Interreto. En nia arĥivo vi povas elŝuti PDF-skanaĵojn de ĉiuj numeroj ekde la plej unua, kiu aperis en Januaro, 1953!

Aldone al sia bulteno, ELNA iam eldonis ankaŭ gazetojn de parencaj organizoj. Ekzemple, en la 60-aj ĝis 80-aj jaroj ELNA eldonis la gazeton JEN (“Junularo Esperantista de Nordameriko”), kaj en la 90-aj jaroj, KTP! (de la Usona Esperantista Junularo). Kvankam tiuj bultenoj estis iusence sendependaj de ELNA, mi nun klopodas aldoni ilin al nia arĥivo, ĉar ili estis grava parto de la historio de Esperanto en Usono. Cetere mi supozas ke ilia apero en nia arĥivo ne ĝenos iun ajn.

Kaj tiel leviĝas rilata demando malpli facila. Kompreneble, la historio de la usona Esperanto-movado ne komenciĝis kun ELNA: antaŭe floris la Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), kiu dum duonjarcento estis la oficiala “Landa Asocio” de Usono. Ĝia bulteno Amerika Esperantisto estis grava parto de nia komuna movada historio. Do ĉu ne indas aldoni ankaŭ ĝin al nia arĥivo?

Eble jes … sed pro historiaj kialoj la afero estas iom pli pripensinda.

Kiel Bill Harmon detale rakontis en sia History of ELNA (nun senpage elŝutebla), en la 50-aj jaroj okazis tre akra, katastrofa skismo en EANA. Pro diversaj kialoj la estraro decidis eksiĝi de UEA. Membroj ribelis, fondinte novan asocion, ELNA. UEA finfine agnoskis ELNA-n kiel la Landan Asocion de Usono, kaj EANA iom post iom malaperis. Ĉi-monate sub la rubriko El la arĥivoj mi reaperigas artikolon de David Richardson kiu koncize resumas la malfeliĉan historion.

La skismo kaŭzis psikan traŭmaton por la usona movado, kaj la lezoj longe restis. Mi ne volas agaci tiujn malnovajn vundojn, sed mi esperas, ke post tiom da jaroj ni povas trakti la aferon pli-malpli senpasie, kiel esencan parton de nia komuna historio de Esperanto en Usono.

Kiel la nuna Landa Asocio por Usono, Esperanto-USA estas heredanto kaj protektanto de tiu historio. Do en la venontaj monatoj mi komencos enskani kaj aldoni ankaŭ malnovajn numerojn de Amerika Esperantisto al nia retarĥivo, por ke ĝi montru nian longan, seninterrompan, kaj foje eĉ tragedian historion. Mi esperas, ke mia decido ne ĝenos iun ajn. Kompreneble mi bonvenigas viajn reagojn, kiel ĉiam.