limako's blog
Souper Bowl: La restoracio kie ni kunvenas en Amherst,Mi antaŭnelonge faris bildon de la restoracio kie nia loka grupo kunvenas. Bonega restoracio kiu havas kaj bonan supon kaj bonajn bierojn. Iom laŭta, sed ne tro laŭta. Se vi iam vizitas mian regionon, nepre kunvenu kun ni!
Recently, the NYTimes offered a forum where people could ask questions that were then submitted to several experts in artificial languages, including Arika Okrent. (Arika Okrent is the author of In the Land of Invented Languages and will be speaking at the Landa Kongreso)
Today the answers have been posted and, if you want a warm and fuzzy feeling, go to the article, search for Esperanto in the text, and read the answers that Arika wrote -- almost all of the answers that address Esperanto were written by her. She has really hit a home run. You would be hard pressed to find a more thoughtful and nuanced presentation of Esperanto anywhere. Read more for some of choicer pieces.
Mi proponis instrui Esperanto ĉe UMass Amherst, kie mi estas profesoro. Oni proponis programon en kiu profesoroj povas oferti kursojn pri io ajn -- pri sia pasio -- do mi proponis Esperanton. Se oni akceptos ĝin, ĝi okazos venonta aŭtune. La studentoj kunvenos nur 50 minutoj semajne. Mia ideo estas uzi la libron Bonvenon en Nia Mondo kaj postuli ke la studentoj uzu lernu.net por sufiĉe regi Esperanton por legi la libron. Se sufiĉe da studentoj aliĝos la kurson, oni eĉ pagos min! Ni vidu -- kaj ne kalkulu la kokidojn tro frue.
Post la terura tertremo en Ĉilio, mi zorgis pri mia kara amiko José Antonio Vergara, sed ricevis hodiaŭ epoŝton. Li sciigas ke li kaj lia familio fartas bone. Legu pli por vidi la mesaĝon kiun li sendis.
Estas tre interesa artikolo en la NYTimes kiu priskribas regionon en Rusujo kiu estas izolita kaj trovas sin dividita en multajn etnojn. La artikolo precipe temas la etnajn ŝercojn kiujn la homojn diras unu pri la aliaj. Unu el tiuj ŝercoj, laŭ mi, bone tradukiĝas al Esperanto (kaj al la divido inter oni kiu parolas artefaritajn lingvojn):
Esperantisto iras al sia idista najbaro kaj diras al li, "Ho! Mi ĵus aŭdis terure amuzan ŝercon, sed ĝi temas idistojn do mi diros ĝin al vi kvazaŭ ĝi estas pri volapukistoj." Li rakontas la ŝercon kaj la najbaro ridas tiom multe ke larmoj fluas sob lia vizaĝo. "Ho! Tiuj volapukistoj ja estas nekredeble stultaj!"
Dankon al Languagehat por la indiko al la artikolo.
Post la ferioj, nia loka grupo plaĉe viglas. Ekde pasinta semajne, ni kunvenas ĉiun lundon je la 5:30 ptm. Ni elektis novan restoracion kiu havas bonajn manĝojn kaj bieron. La muziko eble iomete tro laŭtas kaj ni devas sidi je longaj tabloj kiuj ne plene taŭgas por granda grupo. Kaj ni estas sufiĉe multaj! Venis sep pasinta semajne.
Mi iomete bedaŭras ke mi ne sukcesas organizi ion por fari ĉe niaj kunvenoj. Antaŭlonge, ni kutimis legi ion el libro. Lastatempe, ni nur babilas, kiu estas bone, sed estas tro malfacila por la komencantoj. Eble ni faru ludon kiel "pomoj al pomoj" aŭ lupfantomo. Mi ne scias kion fari. Malgaŭ tio, ege plaĉas min ke ni havas sukcesan grupon. Nia komunumo estas bela kaj afabla. Kia ĝojo!
Zamehof Wikibump: Search traffic spike at Wikipedia on Esperanto Day.There was a post at BoingBoing about WikiBumps, meaning a giant jump in traffic at Wikipedia as the result of some event in the media. I followed up with links to the pages about Esperanto Day, including the graphic pictured here, which represents the traffic spike of people looking for more info on L. L. Zamenhof. You can also look for your own Wikibumps.
Antaŭ kelkaj jaroj, oni starigis Farbskatol' kiu estas iomete kiel Youtube por Esperantaj aferoj. Mi eĉ afiŝis mallongan reklamon pri ARE tie antaŭ kelkaj jaroj.
Laste, mi komencis ricevon lavangon da spamaj mesaĝoj de farbskatol. Kiam iu provas afiŝi spaman komenton, ĝi sendas mesaĝon al la aŭtoro de la filmeto por averti ilin ke la komento estas spamaĵo. Mi sendis du mesaĝojn por plendi al la administrantoj, sed ne ricevas respondon.
Ĝi denove memorigas min pri tio ke, en Esperantujo, ni ne sufiĉe provizas por daŭre subteni niajn retpaĝarojn.
Aparte -- ĉu iu alia scias kiel atingi la administrantojn de Farbskatol'?
Mi sukcesis re-aliĝi al Esperanto-USA kaj UEA ĉifoje antaŭ la fino de la jaro. Mi ricevis hodiaŭ rememorigan mesaĝon de UEA pri realiĝo kiu enhavis ligilon al nova faldfolio pri tio, kion UEA faras por Esperanto.
Mi foje plendas ke Esperanto-USA ne faras sufiĉe por antaŭenigi Esperanton. Precipe, mi plendas ke Esperanto-USA estas "serva" organizaĵo kaj emas respondi. Mi kredas ke ni devas memstare agi por Esperanto, se ni volas kreski kaj sukcesi kiel organizaĵo.
Samtempe, kiam mi verkis la enketon ĉisemajne, mi devis agnoski ke Esperanto-UEA fakte multon faras. La servoj kiujn ni ofertas estas gravaj kaj la fakto ke la organizaĵo ofertas ilin donas iom da certeco ke ili daŭros -- unu el la plej gravaj problemoj pri la nuna kapablo de individuoj provizi servon pere de la reto estas ke, kiam tiu ne plu volas aŭ povas fari, la servo ofte malaperas.
Do, mi vokas ke ĉiuj subtenu sian landan asocion: aliĝu! Ankaŭ indas aliĝi al UEA. Ni bezonas internacian organizaĵon. Same kiel E-USA, UEA ankaŭ tro emas nur provizi servojn kaj respondi, sed pli kaj pli mi vidas kuraĝigajn indikojn ke oni rekonas la neceson agi.
Kiam mi estis komencanto, mi veturis tra Kalifornujo kaj ofte vizitis vendejojn de malnovaj libroj kaj esploris ĉu ili havas Esperantajn librojn. Foje mi trovis verajn trezorojn, ekz Wini-la-Pu kaj la Esperanto-gramatiko de Cox. Ofte ankaux estis ekzempleroj de la malnovaj lernolibroj de Connor kaj aliaj. Antaŭnelonge, mi konstatis ke tiuj libroj ankoraŭ sidis sur mia breto. Mi cerbumis iomete kaj elpensis utilan rolon por ili.
Ĉe nia biblioteko, estas bretaro kie la biblioteko fordonas librojn kaj revuojn kiujn ili ne plu deziras. La publiko ankaŭ rajtas lasi librojn tie. Mi decidis unuope lasi Esperantajn librojn tie ĝis ili foruziĝas. Mi metis unu libron tie antaŭ du semajnoj kaj, kiam mi eliris la bibliotekon, ĝi estis jam malaperinta. Mi forgesis intertempe, sed nun lasas alian libron sur la breto kaj ni vidu kiom longe ĝi restos antaŭ ol mi devos remeti alian.
En la libroj, mi metis kelkajn kartetojn kiuj reklamas nia lokan grupon. Eble iu venos al baldaŭa kunveno kiu volas uzi sian libron por lerni Esperanton. Mi rajtas almenaŭ revi, ĉu ne?