Skip to main content

filipo's blog

Rezultoj de la balotado

filipo's picture

Rezultoj de la Balotado, 2007, okaze de la sukcesplena 55a landa kongreso de E-USA, (antaŭe, ELNA)

Balotadoj: 227 validaj balotiloj, pritraktitaj per poŝtleteroj kaj laŭ la statuto de ELNA / E-USA.

Por Sekretario:
Gajnis Julie Spickler: 211 voĉdonoj: servos ĝis 2010

Por Estrarano:
Gajnis Ĵenja Amis: 117 voĉdonoj: servas ĝis 2010
Gajnis Christopher Zervic: 106 voĉdonoj: servas ĝis 2010
Gajnis Anjo Harlo: 95 voĉdonoj: servas ĝis 2010
Gajnis Tim Westover: 90 voĉdonoj: servas ĝis 2008

by filipo

Discover Magazine

filipo's picture

The latest Discover magazine has an article about Esperanto, thanks to our director Bill Harris, who accepted the inquiry from reporter Stephen Ornes. See page 16, Discover, Sept 2007, under the byline "Whatever Happened to . . . Esperanto?"

La nuna Discover gazeto enhavas artikolon pri Esperanto, danke al nia direktoro Bill Harris, kiu pritraktis la peton de raportisto Stephen Ornes. Vidu paĝon 16, Discover, septembro, 2007, laŭ la titolo "Whatever Happened to . . . Esperanto?"

- Filipo DORCAS

by filipo

La NASKa Fasko

filipo's picture

Ŝajnas, ke la klasoj ĉe NASK progresas. Jam ekzistas kelkaj numeroj de la tagĵurnalo La NASKa Fasko .

Ankaŭ trovebla estas aliaj blogoj, kiel tiu de Traevoli.

Ni, kiuj forte deziras studi ĉe NASK, sed ne povas pro manko de liberatempo, deziras sekvi la programon iel. La NASKa Fasko estas la ĉefa fonto de informo. Amuze, legi la poemojn. Ni vidos pli multajn kontribuaĵojn en la venontaj du semajnoj.

by filipo

NASK

filipo's picture

Restas tempo por aliĝi!! Spaco haveblas por vi!!

NASK - la Norda Amerika Somera Kursaro, komenciĝos baldaŭ en UCSD en La Jolla. La instruistoj ĉi-foje estas Paul Gubbins kaj Lee Miller. Ĝis nun proksimume 20 homoj aliĝis por la kursoj. Ili venos de Usono, Germanio, Makedonio, kaj Japanio. La klasoj komenciĝos la 9an de Julio kaj finiĝos la 27an. Informo troviĝas ĉe www.esperanto.org/nask/

Ankoraŭ sufiĉa tempo por aliĝi!! Spaco haveblas por vi!!

by filipo

Pluvas kaj sunbrilas

filipo's picture

Mi atendas aliajn raportojn pri la vetero. Eble okazos ŝanĝo en la venontaj tagoj. Ni preĝas.

Pluvas, sed ne tiel, kiel hieraŭ. Eble morgaŭ ni vidos pli da sunbrilo. Hodiaŭ ni vidas la sunon inter la pluvokazoj. Hieraŭ eĉ la interŝtataj ŝoseoj estis fermaj pro akvo kelkloke. Mi vidis kelkajn subakvajn najbarejojn pro la monatelonga inundo en Norda Teksaso.

Mi feliĉas, ke mi loĝas en domo sur monteto. Sen tiu monteto, mi konsterniĝus pro mia hejmo.

by filipo

Novaj Komencantoj ĉe bona kunveno en Norda Teksaso

filipo's picture

Post ol mi legis la raporton de amiko en Aŭstino, Robert Read, venis la devo ke mi raportu pri la Esperanto-Klubo de Norda Teksaso, ĉar ĵus okazis unu el niaj plej bonegaj kunvenoj. Partoprenis 11 la pasintajn sabaton ĉe la restoracio Talar Andishe en Richardson, Texas.

by filipo

Francisko venis

filipo's picture

Francisko Zilli de Argentinio venis al mia hejmo, kaj ni planas kunvenon kun la klubo, se eble. Li estas bona viro, kiu ofte iras al Afriko pro sia laboro.

Li semas kaj semas por Esperanto. Ni babilas multe pri la movado kaj niaj familioj. Tio estas bonega sperto renkonti Esperantiston de alia lando kaj alia kulturo. La sperto memorigas min pri la graveco de internacia amikeco kaj interkompreno. Bonege.

by filipo

April 14, 1917

filipo's picture

Hodiaŭ en historio, la 14a de aprilo en 1917, mortis D-ro L. L. Zamenhoj, kreinto de Esperanto.

Bonaj libroj pri lia vivo haveblas en versioj Esperanta kaj Angla.
Vivo de Zamenhof de Edmond Privat.
Zamenhoj, Kreinto de Esperanto de Marjorie Boulton.

Kutime, oni feste memoras nur la naskiĝtagon de gravulo. Por Zamenhof, ni memoras ankaŭ la forpason per niaj agadoj por la movado, por paco, por espero.

by filipo

Internacia Amikeco

filipo's picture

Karaj geamikoj,

Ni cxiuj, kiel Esperantistoj, estas la spertuloj pri internacia amikeco. Cxu vere? Tio estas nia celo. Ni montru al la mondo pri niaj klopodoj fari amikemajn rilatojn kun aliaj popoloj, aliaj landoj, aliaj kulturoj. Tio estas nia felicxiga laboro.

Si vi jam kelkfoje amikigxis kun "fremduloj" vi jam scias, ke tio estas afero en kiu oni ricevas pli ol oni donas.

Amikeco, kiel amo, estas trajto kiu neniam elcxerpigxas. Kiam ni sentas ke ni havas nenian amikon, ni simple faru ion amike al alia homo, kaj jen, ofte aperas amikeco, kun nova vizagxo, nova rideto. Kiam ni donas ion, eble memorajxon aux komplezon al tiu nova geamiko, ni ofte ricevas ion pli bonan. Sed tio, kion ni vere ricevas estas amikeco aux amo.

by filipo

Nominating Committee / Kandidatiga Komitato

filipo's picture
The Nominating Committee has been established for the current year.

The rules regarding elections are in section IV and V of the ELNA by-laws.
Jen la cxi-jara kandidatiga komitato.

La reguloj pri balotado aperas en partoj IV kaj V de la ELNA
statuto.
by filipo

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, kalketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?
one week ($800)
59%
two weeks ($1500)
14%
three weeks ($2100)
27%
Total votes: 679
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes