Haruo Ros's blog
Ĉ. 19 esperantistoj ĉefe el Vaŝintonio (sed ankaŭ iuj el Brita Kolumbio, Idaho kaj Kalifornio) partoprenis la Nord-Okcidentan Regionan Esperanto-Konferencon (NOREK) okazinta en Anacortes kaj la Sanjuana insularo la 17-19 de septembro 2010.
Fotoj estas rigardeblaj en Flickr.
Fondite en 1981, NOREK estas unu el la plej longdaŭraj regionaj E-kongresetoj en Usono; la ĉi-jara estis jam la 30a. Ĝi estas konsekvence kaj daŭre agrabla kaj afabla aranĝo, kaj bonvenigas ankaŭ eksterregionulojn (eĉ alilandanojn!) kiam tiaj sin prezentas.
Dum la somera pikniko de Seatla Esperanto-Societo en sabato, la 7a de aŭgusto, ni starigis la 16-lingvan pacfoston postlasitan de la forpasinta SESano Ĝim Parks. Krom la angla "May peace prevail on earth" kaj la esperanta "Paco regu sur la tero" troviĝas similsencaj frazoj en lingvoj franca, hispana, itala, islanda, norvega, uzbeka, hebrea, vjetnama, korea, japana, ĉina, filipina (aŭ eble kebua?), hungara kaj pola. Mankas indonezia (aŭ ĝava), kamboĝa, svahila, kaj eventuale maoria, araba, laŝucida, irland(gael)a... por plene prezenti la lingvojn de Seatlo kaj ĝiaj 21 ĝemelurboj.
En nia antaŭkorto, la 7an de aŭgusto, Seatla Esperanto Societo intencas starigi la pacfoston 16-lingvan postlasitan de Jim Parks.
Pro nekomprenata obstaklo (verŝajne ia viruso, trojano, vermo) mi ne povas viziti al www.esperanto-usa.org hejme; la krozilo redirektiĝas al hazarda alia retejo. Ankaŭ iuj aliaj retejoj ne viziteblas, plej ĝene googlesites (ĉar tie situas la paĝoj de Biblioteko Culbert). Mi petas ĉies paciencon (inkluzive de la mia) dum mi klopodas liberigi mian komputilon.
Mi ĝojegas vidante en la ĵus alveninta jul-aug-numero de Usona Esperantisto la tekston de la bankeda parolado impone eldirita de Jim Ryan dum la ĉi-jara Landa Kongreso.
I will be attending the annual conference of the Hymn Society in the United States and Canada, which will take place in Birmingham, Alabama, at Samford University, July 11-15. If any Esperantists happen to be in the area, look me up! I am scheduled to make two appearances in the program.

I took the light rail to work this afternoon (usually I take the bus) and I sat down in a seat facing another seat across the aisle. After a couple of minutes the man in the seat opposite, a tourist just arriving in town (to judge by his suitcase and camera case), leaned towards me, caught my eye, and said, "So, do you actually speak Esperanza?" I assured him that I did, but that it was Esperanto. He said he knew that but he was from southern Texas and had trouble not calling it Esperanza. He said, "I learned some of that when it first came out." I assured him that he couldn't possibly be old enough to have done so, and he corrected himself, "Well, I mean when it first really caught on here in the States." ;-)
Ŝajnas ke mi estos en Atlanto pli malpli tuttage en vendredo, la 16a de julio, dum mia revojaĝo de Birmingham al Seatlo. Kompreneble mi ĝojus renkontiĝi kun Atlantaj samideanoj tiutage. Haruo
Mi retkorespondis plurmesaĝe hieraŭ kun Charlie Butler, nepo de Montagu Christie. Parto de la interparolado, kaj kelkaj dokumentoj senditaj de li, estas videblaj en mia prihimna blogo, Mia Himnareto, kaj fotoj kiujn mi ŝtelis de lia blogo estas ĉi tie.
One of the accomplishments at last weekend's Esperanto USA Convention in Bethesda/DC was a decision to revise and republish the Comprehensive English-Esperanto Dictionary (CEED) by Peter Benson.