Etnaj ŝercoj
Estas tre interesa artikolo en la NYTimes kiu priskribas regionon en Rusujo kiu estas izolita kaj trovas sin dividita en multajn etnojn. La artikolo precipe temas la etnajn ŝercojn kiujn la homojn diras unu pri la aliaj. Unu el tiuj ŝercoj, laŭ mi, bone tradukiĝas al Esperanto (kaj al la divido inter oni kiu parolas artefaritajn lingvojn):
Esperantisto iras al sia idista najbaro kaj diras al li, "Ho! Mi ĵus aŭdis terure amuzan ŝercon, sed ĝi temas idistojn do mi diros ĝin al vi kvazaŭ ĝi estas pri volapukistoj." Li rakontas la ŝercon kaj la najbaro ridas tiom multe ke larmoj fluas sob lia vizaĝo. "Ho! Tiuj volapukistoj ja estas nekredeble stultaj!"
Dankon al Languagehat por la indiko al la artikolo.
by limako
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
Parenteze..
Iu eble ne scias, ke sob estas neoficiala vorto, ke signifas malsupren.
February 19, 2010 by formiko, 28 weeks 5 days ago
Neoficiala
Neoficiala, sed Zamenhofa! :-)
February 20, 2010 by limako, 28 weeks 5 days ago
Zamenhofa?
Nu, mi ne certas pri la Zamenhofeco de “sob”. Kvankam PIV2005 indikas “prep. proponita de Z.”, ne estas ia indiko pri fonto. (Ankaŭ la unua PIV, kaj PMEG, same asertas, sen fontindikoj). Kaj traserĉo de la zamenhofaj tekstoj en la Tekstaro rezultigas neniun trafon.
Zamenhof mem faris treege ampleksan reform-proponon en 1894, kiu aperis en kelkaj numeroj de “La Esperantisto” el Nurnbergo. Oni ĝenerale taksas ĝin ruzaĵo, por firme instigi malkonsenton al tiaj reformoj. Tamen, la propono mem estas tre serioza afero.
La “vortaro” de la reformo aperis en numeroj 4 (aprilo 1894) kaj 5/6 (majo 1894). Tie oni povas legi diversajn interesajn novajn vortojn, ekzemple:
inloku = anstataŭ
boko = buŝo
pisko = fiŝo
kano = hundo
kvantu/tantu = ju/des
imprimi = presi
por ho = tial
kc.
En la listo mi ne trovis la vorton “sob” (sed la listo estas malfacile tralegebla, eble mi maltrafis ĝin).
Mi tute ne kontraŭstaras la vorton, nur scivolas nun de kie ĝi aperis, kaj kiam.
La malo de “sob” estas “sor”, parenteze.
LM
February 20, 2010 by Lee Miller, 28 weeks 4 days ago
Devenon
Mi ne scias la devenon de la vorto, sed mi povas precizigi kiel mi lernis ĝin. George Baker partoprenis la 8-a Aŭtuna Renkontiĝo kaj verkis la jenan hajkon:
Mi dubis ke ĝi estas vorto ĉar mi neniam aŭdis ĝin antaŭe. Ĝi estas malofte uzita en ĉiutaga lingvo. Tamen, "sor" estas ofte uzata pro tio ke Tividar Schwartz adoptis ĝin kiel sia patronomo. (Almenaŭ tion mi supozas).
Eblas vidi tiun hajkon, kaj la aliajn.
February 20, 2010 by limako, 28 weeks 4 days ago
Dubinda neklara vorto
Por mi, "sob" estas dubinda prepozicio, ĉar mi preskaŭ neniam renkontas ĝin, kaj ĝia efektive signifo kaj uzo ne klaras. Se ĝi vere estas prepozicio signifanta "malsupren", kiel ĝi kombiniĝu kun sia substantivo? Oni ja ne rekte prepozicie kombinas "malsupren" kun substantivo, laŭ mia kompreno. Kial estas akuzativo en tiu poemo anstataŭ "sob la fenestro"? La larmoj estas jam sur la fenestro, ĉu ne, do ne temas pri movado al la fenestro, sed movado jam sur la fenestro.
En http://tekstaro.com estas nur du uzoj, unu en intence lingve eksperimenta verko. Nek unu nek la alia uzas ĝin kiel prepozicion kun substantivo, sed kiel adverbon sen substantivo. ("Ni saltu sob", "li falis sob".)
Eĉ PIV2002 mem difinis ĝin kiel prepozicion, sed donas nur verŝajne adverbecan ekzemplon ("sob la signoj de la tiraneco!" - verŝajne simila al "for la neŭtralismo" k.s.).
Do la vorto simple ŝajnas duonbakita kaj neklara.
February 21, 2010 by russ, 28 weeks 4 days ago
Prave . . .
Mi same cerbumis pri la ĝusta uzado de “sob” . . . pro ĝia neuzateco, estas neeble malkovri modelojn. Se ĝi ja signifas “malsupren”, “la larmoj fluas sob” estus ĝusta frazo. Sed mi dubas pri “la larmoj fluas sob la fenestron”. La larmoj povus flui sob sur la fenestro, aŭ laŭ la fenestro, kc.
Do, ekzemple:
Mi saltis sob de sur la muro.
La rivereto fluas sob de la montetoj.
La knabino falis sob sur la trotuaron kaj vundis sin.
La aglo flugis rekte sob kaj trafis la leporon. (Kaj poste flugis sor kaj for!)
Iru sob ĝis la kelo—tie estas la stoko de vino.
Sed mi ne dirus:
Iru sob la ŝtuparon.
Mi saltis sob la muron.
La knabino falis sob la trotuaron.
kc—kvankam oni povus pravigi tiajn frazojn per anstataŭigo de “je” per n-finaĵo:
La knabino falis sob je la trotuaro --> La knabino falis sob la trotuaron.
En normala skribado aŭ konversacio mi tute ne uzus la vorton, ĉar ĝi estas ĝenerale nekonata kaj ĝi kaŭzas halton en la pensado . . . iaspeca bremsilo de la pensoj.
En la Zamenhofa reform-propono de 1894 troviĝas:
akvavito = brando
semper = ĉiam
partutu = ĉie
omnemaniere = ĉiel
eksakta = ĝusta
lakrimo = larmo
dimanu = morgaŭ
viceno = najbaro
Ĝi estas vera fonto por neologismomaniulo! (Mi tre ŝatas “partutu”).
LM
February 21, 2010 by Lee Miller, 28 weeks 3 days ago
Jes!
Mi neniam uzis tiun vorton, kaj mi neniam vidis ĝin krom literature. Mi dankas al vi, por la uzo de tiu bona vorto!
February 20, 2010 by formiko, 28 weeks 5 days ago