Gasto kunportas Esperantujon
Mi ricevis telefonvokon antaŭ unudu tagoj de Gonzalo Bermudez. Mi renkontis lin antaŭ du aŭ tri jaroj ĉe la Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto. Originale de Kolombio, li nun loĝas en la Berkŝiraj Montoj de Massaĉuseco kaj laboras kiel tradukisto kaj ingeniero pri voĉ-registrado. Li vokis min, ĉar li venas al Amherst por partopreni tradukistan konferencon kaj serĉas lokon por tranokti. Mi invitis lin gastigi ĉe ni.
Li alvenis iom malfrue ĉar li perdiĝis survoje al la domo: li preterpasis nin ĉar la strat-ŝildo estas malnova kaj duonkaŝita per arbustoj. Mi iris al la angulo kaj atendis ĝis li denove preterpasis la domon por montri al li la ĝustan domon. Mi salutis lin kaj ni enportis la valizon. Mi enkondukis lin al ĉiuj miaj familianoj -- inkluzive la hundon. La hundo estas tre bonkora, sed iom suspektema pri nekonataj homoj. Mi gvidis lin tra la domo kaj montris jen salono, kie vi dormos, jen la banĉambro, ktp. Poste, ni pasis horon ekstere en la ĝardena tendo. Ni trinkis bonan bieron kaj babilis. Per Esperanto, oni konstruas bonan socian kapitalon.
Vivo Esperanta estas tiel. Esperanto ja povas esti kiel rondo familia. Mi kredas ke tiu ideo iom fremdas al usonanoj. Usonanoj nuntempe emas fari ĉion sole, per si mem: havi apartan domon for de la gepatroj estas la "Amerika revo", ĉu ne? Sed foje ni forgesas ke homa kontakto gravas kaj per tia kontakto, ni riĉigas la vivon.
Ni parolis pri multaj aferoj: li pripensas forlasi la nunan laboron ĉar ĝi estas tiom temporaba. Li havas grandajn projektojn kiujn li volas prilabori: li interesiĝas pri la teatro kaj ankaŭ pri la ebleco alporti folklorajn dancistojn al usono de Kolombio. Ni parolis pri la ekonomia krizo kaj Esperanto kaj la vivo. Tre agrable estas babili en Esperanto dum trinki bieron.
Ni malofte gastigas homojn -- mia edzino malmulte ŝatas havi gastojn. Sed ni preparis la aerliton en la salono kaj purigetis la domon iomete. Gonzalo venis, tranoktis kun ni, kaj jam foriras por la dua tago de la konferenco. Jen plia ĉapitro de mia Esperanta vivo.
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
Kompatinda gasto!
. . . kiu devis dormi sur aerolito* . . .
(*PIV: Petra fragmento, falinta sur Teron el la ĉielspaco).
LM
June 7, 2009 by Lee Miller, 40 weeks 6 days ago