UK en Havano
Oni anoncis lastatempe ke la Universala Kongreso okazos venontjare en Havano. Mi jam dum jaroj deziris viziti Kubon, kaj tre multe mi entuziasmiĝas pri la afero. Tamen, mi ne deziras esti la sola usonano en la Kongreso.
Tial, mi demandas al miaj samlandanoj: ĉu iuj el vi jam planas partopreni la havanan Kongreson, sciante ke ĝis la nuna momento estas kontrtaŭleĝe viziti Kubon kiel ordinara turisto?
by Allan Fineberg
- Allan Fineberg's blog
- Login or register to post comments




Comments
UK 2010 -17-24 julio
Estimata S-ro Fineberg,
Vi ne estos la nura. Mi jam konas almenaux 15 personoj kiuj dauxre atendas detalojn de mi. Por via informo, mi jam iris tien 3 fojojn ecx de la prezidanteco de Jimmy Carter - kaj mi arangxis multjan grupojn dum la jaroj por instruistoj ktp. Ni planas peti specialan permeson kiel Esperantistoj, sed intertempe arangxas ke ni iru. La Meksika grupo invitis min arangxi antaux kongreso en la cxef-urbo kaj nun laboras por gxi. Gxi okazos la 13a gxis 17a de julio kaj detala informo haveblos antaux la fino de la jaro. Kaj ni ankaux petos ke ni povas pagi la kostojn en US$ aux Meksikaj pesoj.
Intertempe, mi volas instigi vin nun aligxi por la UK antaux la fino de la jaro kiam la prezo altigxos. Aligxilo haveblas en la retaj pagxo de UEA, sed se vi ne suksesos uzi gxin, sendu al mi mesagxon rekte aux telefoni - kaj mi enpostigos kopion de la aligxilo al vi. Mi adreso kaj telefon-numero estas en la adresaro de E-USA.
Mi invitas aliajn kiuj volas havi informon kaj helpon arangxi viajn vojagxojn.
Lusi Harmon
.
October 31, 2009 by Lusi Harmon, 19 weeks 6 days ago
UK en Kubo
Nun estas januaro. Pli ol 500 homoj el 51 landoj jam aliĝis. Sed eĉ ne unu usonano. Mi estas scivola. Ĉu nia estraro klopodas ion aranĝi? Permeson de la usona registraro estas nur unu problemo. La dua problemo estas havigi vizon de la Kuba registraro.
January 19, 2010 by DroDrako, 8 weeks 4 days ago
pli komplikas ol tio...
Ne estas aŭtomate kontraŭleĝe, sed oni bezonas ian permeson...
Ekzemple vidu:
http://articles.latimes.com/1996-01-08/news/mn-22353_1_cuban-american-vi...
"Scholars, academic researchers and journalists visit Cuba under an exemption provided by the U.S. regulations."
Verku artikolon por bulteno kiel "Usona Esperantisto" kaj vi estos ĵurnalisto... :)
http://www.cubatrade.org/visit.html
"4) Individuals subject to United States law who are professional researchers. This includes individuals who are acting on behalf of an organization with an established interest in international relations."
Esperanto-USA certe havas evidentan intereson en internaciaj rilatoj.
Studado aŭ esplorado de Esperanto eble ankaŭ povus esti valida kialo.
Sed por respondi vian demandon - mi ne estos tie. :/
Mi konas diversajn usonanojn, kiuj vizitis Kubon sen suferi leĝajn problemojn.
Sed ja, estas ia malgranda risko de puno. Jen la lando de libereco! :)
October 23, 2009 by russ, 21 weeks 13 hours ago
pri Kubo
Unu praktika problemo por Usonanoj en Kubo estas kiel pagi . . . laŭ informoj de la U.S. State Department, neniu usona kreditkarto funkcias en Kubo. Oni ŝajne devus pagi per kontanta mono, por ĉio. Tre nekutima afero en aktuala usona kulturo! Mi eĉ ne scias kiel oni planus havi sufiĉe da kontanta mono kun si, por ordinaraj kaj neantaŭviditaj kostoj.
Kaj ekzemple, se oni hazarde malsaniĝus dum vizito en Kubo, laŭ mia kompreno oni devas havi pretan kontantan monon por pagi rekte por kuracado . . . usona asekuro neniel validus tie.
Oni ofte laŭdas la kuban san-sistemon, sed ili multe laboras por profiti de homoj el aliaj landoj kiuj kapablas pagi.
Por mi mem, mi trovus la riskon de san-krizo tro granda por fari tian viziton.
October 23, 2009 by Lee Miller, 21 weeks 13 hours ago
Ĉu eblas elpreni monon el
Ĉu eblas elpreni monon el onia UEA-konto dum UK?
October 23, 2009 by russ, 21 weeks 11 hours ago