Skip to main content

UK Finiĝas

limako's picture

Kiel ventego, la semajno preterkuris. Okazis mia prelego, mia vojaĝo al Svedujo, kaj la lastaj tagoj de la kongreso. Mi trovas min, fakte, iom tro proksima al la eventoj por bone priskribi mian reagon, entute. Tamen, plejparte, mi povas diri ke ĝi estis unu el la plej imponaj spertoj de la vivo.

Mian prelegon mi originale proponis kiel parto de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). La mian oni ne akceptis tiel, sed kiel parto de la "Kleriga Lundo". Mi lernis poste ke la IKU venas kun rabatita aliĝo al la kongreso kaj eĉ monpago. Pro tio ke mi jam uzis universitatan monon por veni, estis nenecesa ke mi ricevu plian subvencion ĉiaokaze, do mi ĝojas ke iuj en aliaj landoj (kiuj eble ilin bezonas) ricevis ilin.

Al mia prelego venis proksimume dudek. Kaj ne nur amikojn, tamen multaj amikoj ankaŭ estis tie. Prelegis samtempe Paul Gubbins dum la unua duonhoro kaj post tiam, kelkaj aliaj envenis ankaŭ.

Mia prelego temis sistemon kiun ni uzas ĉe la universitato por enketi studentojn dum kursoj por ekscii ĉu ili komprenas pri tio, kion ni instruas. Mia prelego ne nur montris la sistemon, sed ankaŭ tion, kion ni lernis pri kiel plej efike konstrui problemojn kiuj postulas rezonadon -- kaj lernadon flanke de la studentoj. Mi proponis problemojn al miaj "studentoj" kaj ili diskutis kaj respondis per la sistemo. Sukcese!

La universitato ĵus elektis novan tian sistemon -- ni nun uzas "iClicker" -- kaj mi iom timis ke la afero ne funkcius en fremda lando. Sed ĝi funkciis plimapli perfekte -- mi ne sciis ke mi devus ŝanĝi kiom granda estas ĝia fenestro post kiam mi konektis la projekciilo, do momente ne eblis vidi la skizon. Post momento, mi simple malgrandigis la fenestron, kaj ĉio estis en ordo.

Merkrede, mi havis inviton viziti Svedujon por vespermanĝi kun kelkaj amikoj ĉe la domo de Kalle Kniivilä en Lund. Tio komencis je la 2:30 do mi ne certis kion fari matene. Mi pripensis viziti la urbocentron de Kopenhago. Roger Stenlund pensis ke eble li volus renkonti min en Lund por montri ĝin al mi. Montriĝis ke li estis okupita, sed mi decidis simple vojaĝi al Lund sole kaj pasi la matenon sencele.

La vojaĝo estis sufiĉe simpla, sed estis diversaj aventuroj. Unue, mi devis aĉeti bileton. Sed montriĝis ke tion, kion mi volis estis ne "bileto" sed "karteto" por iri kaj reveni. Kiam mi ricevis la karteton, mi hastis al la kajo kie trajno ĵus alvenis. Sed mi ne certis ĉu estis la ĝusta trajno, do mi ne tuj eniris kaj mi lasis ĝin foriri dum mi pripensis la aferon. Intertempe, mi rigardis la karteton. Ĝi aspektis kiel la 10-vojaĝa karteto kiun mi havas por la metroo, sed ĝi havis nur unu lokon por estis stampita. Mi konstatis ke ĝi verŝajne ankaŭ bezonas stampon antaŭ eniri la trajnon, do mi fakte ege ĝojis ke mi ne tuj sursaltis trajnon. (Fakte, dum la reveno, mi vidis la kontrolisto kiu akre admonis iun, kiu ne stampis sian karton.)

Mi diru du vortojn pri la trajnoj en Skandinavio. Ili estas belegaj. Novaj, komfortoj, ege glataj: ili kuras tre rapide kaj mallaŭte. Oni en usono hontu ke nia lando aspektas tiel kaduka kaj malbone zorgita. Mi alvenis tre rapide al Lund kaj komencis vagi la urbon.

Tuj post mi eliris la stacidomon, mi konstatis ke mi volis trovi necesejon. (Stulte, mi ne faris tion surtrajne.) Sed, en Lund, ŝajnas ke ĉiuj publikaj necesejoj postulas pagon. Kaj mi ne havis svedajn monerojn. Mi intencis ŝanĝi iom da mono ĉiaokaze, sed mi tial sufiĉe tuje trovis lokon kaj ŝanĝis $20 kaj ricevis (inter aliaj) kvin konan moneron. Plej grava afero traktita, mi ekesploris la urbon.

Ĝi estas belega urbo kie situas sufiĉe granda universitato (plimapli same granda kiel UMass Amherst). La universitato feriis, kompreneble, sed la konstruaĵojn kaj terenon mi povis vagi. Mi trovis benkojn en ombro kaj sidis por verki hajkojn kaj rigardi la preterpasantojn. Mi rondiris la urbocentron dufoje kaj tiam aĉetis kafon kun lakto kaj sidis apud la stacidomo ĝis alvenis la aliaj.

Kalle kaj Maria renkontis nin ĉe la kajo kaj kiam la lasta gasto alvenis, ni kune promenis al la katedralo en Lund, konstruita en la 12a jarcento. Kiam ni alvenis, ni renkontis aliajn samideanojn kaj montriĝis ke unu el la merkredaj eksursoj estis tiu-momente ankaŭ ĉe la katedralo. Oni gvidis nian grupeton aparte tra la katedralo, sed en la angla lingvo. Poste, ni rondiris la urbon denove kaj tiel iris al parkejo kaj veturis al la domo de Kalle per aŭto.

Kalle estis preparinta kapsiketaĵon dum la posttagmezo kaj ni kune preparis salaton kaj rizon por kompletigi la manĝon. Ni manĝis en la korto malantaŭ la domo. Ni provis diversajn bierojn kaj poste ĝuis kafon kaj frandaĵojn. Estis multe da gaja babilado kaj iom da muziko -- ĉar partoprenis ankaŭ Ĵomart kaj Nataŝa. La etoso estis varma kaj afabla -- estis multaj ŝercoj kaj ridoj. En unu momento iu partolis pri Renato Corsetti en Italio kaj iu kriis, "ITALUJO!" kaj ĉiuj RIDEGIS.

Finfine, je la meznoto, ni devis veturi hejmen. Kalle promenis kun Mark Fettes kaj mi por certigi ke ni povis trovi la aŭtobus-haltejon. Ni trafis la ĝustan haltejon apud la katedralo, marŝis al la stacidomo, kaj veturis reen al Danio. Mi finfine alvenis ĉe la hotelo duono post la unua horo -- tute elĉerpita, sed plena je tiu plaĉo kiun nur esperantistoj povas kompreni.

La lastaj tagoj de la kongreso estis pli feriaj por mi: mi simple vagis de loko al loko kaj ĝuis la etoson. Multaj kongresanoj ŝajne trovis iun grupeton kun kiu ili restis dum tiuj tagoj. Mi ne tion faris kaj foje sentis min iomete izolita: verŝajne ĉar mi havis nenion kion mi devis fari. Sed mi babilis kun multaj homoj, partoprenis diversajn programerojn, kaj manĝis ĉe freneza meksika restoracio en la apuda butikaro.

Post la kongreso, mi veturis per metro al la urbocentro kaj pasis la lastan posttagmezon vagante tra Kopenhago. Dum matenmanĝo, mi proponis kune iri kun japano, sed li volis iri sole. Mi ne havis multan sukceson konatiĝi kun japanoj: mi renkontis kelkajn sed ne sukcesis pli ol interŝanĝi kelkajn vortojn. Mi, do, sole vizitis la fortikaĵon, dorlotis bokserhundon, tagmanĝis ĉe eta restoracio (malaltkoste!), kaj trinkis kafo-kun-lakton antaŭ reveni al la hotelo por ripozi kaj levi la piedojn. Bela posttagmezo. Kaj morgaŭ mi reflugos usonen.

by limako

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes