Skip to main content

Plej Novaj Gutenbergaj Libroj

DavidSimpson's picture

Nun estas 36 Esperantaj libroj ĉe la retpaĝo de Projekto Gutenberg (http://www.gutenberg.org). La plej novaj estas:

  • Ifigenio en Taŭrido de Johann Wolfgang von Goethe
  • Taglibro de Vilaĝ-pedelo de Steen Steensen Blicher
  • Princo Vanc' de Arlo Bates kaj Harriet L. Vose
  • La Liturgio de l' Foiro de Jorge Camacho
  • Nuntempaj Rakontoj de G. P. Stamatov
  • La Asocio de la Junuloj de Henrik Ibsen
  • Eta Eyolf de Henrik Ibsen

Apartajn dankojn al Jorge Camacho, kiu permesis al ni "gutenbergigi" lian kopirajtan verkon La Liturgio de l' Foiro.

Oni povas trovi la tutan liston de la Esperantaj libroj en Projekto Gutenberg ĉe mia retpaĝo: http://esperanto.davidgsimpson.com/eo-gutenberg.html

David

by DavidSimpson

Comments

Bis!

hoss's picture

Menciindas, ke ni daŭre aldonas pliajn librojn por provlegi, do novajn provlegantojn ni ĉiam bezonas, kaj bonvenas! Ju pli multe da okuloj, des pli facila la provlegado. Se vi ankoraŭ ne aliĝis al PG, bonvolu aliĝi. Vi rajtos provlegi tiom multe aŭ tiom malmulte, kiom plaĉas al vi, kiam ajn plaĉas al vi.
---
It's worth mentioning that we're continually adding additional books to proofread, so we always need and welcome new proofreaders! The more eyes there are, the easier the proofreading is. If you haven't yet joined PG, please do. You can proof as much or as little as you like, whenever you like.

December 14, 2007 by hoss, 2 years 8 weeks ago

Poll

La plej nemalhavinda vortaro estas:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes