Skip to main content

Plue pri la Ringo Perdita

limako's picture

Dum kelkaj tagoj, mi atentas la ludon La Ringo Perdita. La unua sciigo estis ke kelkaj vortoj en Esperanto estis tatuita sur la brakoj de kelkaj homoj. Ni ne tiam povis scii ĉu Esperanto estas nur flanka temo aŭ centra temo de la ludo. Nun montriĝas ke estas 27 ĉapitroj de libro en Esperanto kiun oni devas traduki en 7 lingvojn. Kaj en unu ĉapitro, aperas la jenaj vortoj.

Ni elektis la lingvon Esperanto por ĉi tiu teksto pro la malfacilaĵoj kiujn ni havis komunikante unu kun la alia. Ni estas kuraĝigitaj per la invento de universala lingvo kaj celas, kiam ni revenas hejmen, verki niajn proprajn versiojn de la granda verko de Szmurlo. Kun iom da bonŝanco, jam kiam vi legas ĉi tion, Esperanto estos estiĝinta dua lingvo por ĉiuj universalaj vojaĝantoj. Ĉar ĝi ankoraŭ estas nova lingvo al ni, ni esperas ke vi pardonos iujn tradukajn erarojn kiun ni faris.

La ludo estas tre interesa. Oni jam trovis kvar el la ĉapitroj: en Cardiff, Austin, Stockholm, kaj Shanghai. Partoprenas kelkaj spertaj s-anoj -- kaj ankaŭ komencantoj.

Ĉiuj el la samideanoj kiuj nun partoprenas la ludon demandas sin: Ĉu unu el la celoj de la ludo estas ke multaj homoj lernu Esperanton? Certe ŝajnas tiel. Kaj jam multaj el la ludantoj nun komencas, almenaŭ iomete, studi Esperanton. Mi iom scivolas ĉu ĉe lernu venis pli da novaj enskriboj ol kutime.

Mi proponis hodiaŭ ke estu programero(j) pri La Perdita Ringo ĉe TAKE kaj LK ĉisomere. Eble ni povas inviti unu el la kreintoj de la ludo, kiu povas paroli pri la lingva flanko. Povas esti ke ili ne multe povas diri dum oni faras la ludon mem. La kreinto de la ludo, Jane McGonigal prelegis en Aŭstino antaŭ semajno kaj ŝia prelego ŝajnis tre interesa. Mi volas lerni pli pri ŝiaj ideoj.

La ludo daŭros ĝis la 24a de aŭgusto -- Ni vidos tiam ĉu la Esperanta komunumo estos same aŭ ne. Mi havas esperon ke tiu ĉi ludo montros Esperanton en nova lumo al miloj kaj miloj da homoj. Mi esperas tiel, almenaŭ.

by limako

Comments

Pri ludantoj kaj Lernu-anoj

hoss's picture

Ŝajnas ke almenaŭ unu ludanto aliĝis al Lernu: jen amuza blogero pri la sperto... :-)

http://www.chaobell.net/blawg/?p=260

March 19, 2008 by hoss, 9 years 1 day ago

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, kalketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes