Skip to main content

Kelkaj fotoj de Les pri NOREK

Haruo Ros's picture

Les Kerr metis kelkajn fotojn pri nia ĵus finiĝinta NOREK en albumon ĉe PicasaWeb, jen ĉi tie. Kvankam nombre ni ne imponis, ĉiuj (laŭ mia takso) ĝuis la aranĝon, kaj ni povis krei gravajn kontaktojn loke, i.a. kun la episkopa paroĥo de Eastsound — ni kunsidis en ties malnova paroĥa halo, kaj la paroĥanoj tre interesiĝis ekscii, ke Richard Geoghegan (la tradukinto de la unua nefuŝa eldono de la Unua Libro en la angla) iam estas membro de tiu paroĥo — kaj kun la bibliotekestro de la urbeto, kiu ricevis elektronikan kopion de la libro de David Richardson pri Richard Geoghegan, Shamrocks on the Tanana: Richard Geoghegan's Alaska, kies dua ĉapitro havas kiel titolon la vorton "Eastsound"; li promesis ankaŭ, ke la biblioteko aĉetos ekzempleron de Esperanto: Learning and Using the International Language. David Richardson loĝas apud Eastsound, kaj verkis kelkajn tre ŝatatajn librojn pri la historio de la Sanjuana Insularo (la plej furora nomiĝas Pig War Islands).

La venontjara NOREK okazos en Sidney (Brita Kolumbio), verŝajne en la dua duono de septembro, kaj en 2010 ni kredeble estos en Bremerton (Vaŝingtonio) laŭ invito de Jim Droege, nun en Pakistano.

Haruo

by Haruo Ros

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?
L.L. Zamenhof
32%
M.K. Ghandi
3%
K. Kalocsay
6%
L. Tolstoy
3%
J. Baghy
0%
W. Churchill
10%
G. Waringhien
3%
A. Einstein
13%
W. Auld
10%
M.L. King
13%
F. Dorcus
6%
Total votes: 31

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes