Skip to main content

Nova Esperanta literatura revuo: Karavelo

pbrewer's picture

Mi ĵus trovis Karavelon--novan literaturan revuon en Esperanto pri portugala literaturo. Ĝi estas interesa, belaspekta eldonaĵo, atingebla senpage per reto en PDF-formo, kaj ankaŭ (ne senpage) en paper-formo.

Tradukita portugala poezio ŝajne estas la plej grava peco de ĉiu numero, sed ankaŭ estas poezio originale verkita en Esperanto, artikoloj pri portugala literaturo kaj pri tradukado el la portugala, kaj plu.

Mi ne legis ĉiun numeron, aŭ eĉ ĉiun artikolon en unu numero, sed la kvalito de kaj la literaturo kaj la Esperanto ŝajnas sufiĉe bona (krom troa uzado de nefundamentaj vortoj--kaj mi trovas tion ĉie).

Ili ankaŭ havas epoŝtan diskutgrupon. Bedaŭrinde, kiam mi kontrolis ĝin, la supra diskutfadeno estis pri la eksiĝo de listmembro pro grupgvidantaj postuloj pri neuzo de x-metodo. Ho, ve.

Flankigante tion, estas bona afero--esploru vi mem.

by pbrewer

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?
L.L. Zamenhof
33%
M.K. Ghandi
0%
K. Kalocsay
17%
L. Tolstoy
0%
J. Baghy
0%
W. Churchill
0%
G. Waringhien
0%
A. Einstein
0%
W. Auld
33%
M.L. King
0%
F. Dorcus
17%
Total votes: 6

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes