Skip to main content

Spiono ĉe Estrar-kunsido!

limako's picture

Montriĝas ke spionino partoprenis la estrar-kunsidon hodiaŭ! Mi ricevis la jenan mesaĝon, kiu ŝajne estas raporto de Inego Albertinego al Giorgio Silfer. Bonŝance ankaŭ estas spiono en Esperantio, kun la kaŝnomo "profunda gorĝo", kiu plusendis la raporton al Kalle Kniivilä kiu plusendis ĝin al mi: Tiun ĉi leteron li trovis tro skandala por eldoni eĉ ĉe Libera Folio, do mi afiŝas ĝin ĉe mia blogo. Legu plu por la tuta letero.

To: Jorge Camacho <jorgezafra@xxxxxxxx.com>, Steven Brewer <limako@xxxxxxxx.com> 
From: Kalle Kniivilä <kalle@xxxxxxxx.net>
Subject: Tro skandala!

Tro skandala por LF!

> To: Kalle Kniivilä <kalle@xxxxxxxx.net> 
> From: Profunda Gorgo <gorgxo@esperantio.net> 
> Subject: Re: Raporto de Davos 
> 
> Vi devas legi tion ĉi! Inego Albertinidego estis ĉe 
> estrarkunsido! o_O 
> 
> > To: Giorgio Silfer <konsulo@esperantio.net>, Renato Corsetti <renato.corsetti@yahoo.com>
> > From: Inego Albertinidego <inego@albertinidego.net> 
> > Subject: Raporto de Davos
> > 
> > Saluton uloj!
> > 
> > OK -- apenaŭ kredeble, sed vere.  Via moŝto amikumas kun la
> > estrara klaso.
> > 
> > Mi pasis tagon en la ĉambro "Davos" de la Sheraton Westport
> > Lakeside Chalet ĉe la Estrarkunsido de Esperantujo.  Oni premiis
> > min per specialan permesilon kiu donis al mi plenan aliron al ne
> > nur la tuta oficiala kunsido, sed ankaŭ privataj manĝoj kun homoj
> > kiaj la estro de la Esperanta sekreta polico, la prezidanto de
> > Esperantujo, la plej gravaj novaj junaj usonaj
> > Esperanto-verkistoj, kaj la direktoro de la Centra Oficejo.  Tio
> > ne estis la kutima ĵurnalista aliro.  Ĝi estis tutplena,
> > unuaranga amikumado.
> > 
> > Davos, mi eltrovis, estas bela kunsid-ĉambro, ĝuste kiel ĉiuj
> > aliaj hotelaj kunsidĉambroj.  Proksima al la liftoj, ĝi estas nur
> > kelkaj paŝoj de la dormoĉambro.  La blankaj tablo-tukoj kaj
> > dungitoj memorigas al oni kiel Jack Nicholson kaj la lastaj
> > scenejoj de One Flew Over the Cuckoo's Nest.  La EGE potencaj
> > alvenas per helikopteroj.  La meze potencoj alvenas per unuaklasa
> > trajno.  La aliaj, inkluzive mi, atingas ĉielon per aŭto aŭ
> > aŭtobuso.  Alveninta al mez-usona ĉielo, la kongresanoj estas
> > disigitaj tra la tuta hotelo sur diversaj etaĝoj.
> > 
> > La ĉiamaj enloĝantoj de Davos estas fanatikuloj pri paneroj kaj
> > ombro.  Ili forkuras kiam oni ŝaltas la lampojn.
> > 
> > La svis-stila hotelĉambro dum la estrarkunsido estis
> > plenplenigita per preskaŭ 20 estraroj, observantoj, kaj sekretaj
> > policanoj.  Kaŝita en ĉirkaŭaj konstruaĵoj estis ankaŭ centoj da
> > soldatoj kun tankoj, misilaj lanĉiloj, kaj aliaj armiloj.  La
> > sekurecaj mezuroj ne haltis tie.  Ĉiu homo portis nomŝildon kiu
> > klare indikis la preferatan Esperantigon de sia nomo aŭ kromnomo.
> > 
> > La kontraŭ-esperantaj fortoj ne havis ŝancon.  Nek la Idistoj. 
> > Malantaŭ la hotelo, oni starigis amason da restoracioj kaj
> > trinkejoj kaj okazigis surstratan feston kun biero kaj
> > muzikistoj.  Ili ĉiuj drinkis kaj, kiam okazis la estrarkunsido,
> > la malamikoj ĉiuj ankoraŭ dormis.
> > 
> > Super ĉio, jen tio, kion mi lernis pri ls stato de Esperantujo:
> > 
> > - Mi partoprenis vespermanĝon kun la ĉefoj de la Esperantuja kaj
> > Volapüka sekretaj policoj.  Ili diris ke, ĉe sia pinto, la
> > Ido-teroristoj havis ĝis 20 adeptojn.  Nur 10% estis trejnitaj
> > por terorismo.  El tiom, la sekreta polico kaptis duonon.  Sed
> > Ido, oni diras, estas kiel marko kiun oni vaste licensis.  Do
> > povas esti duoble aŭ trioble tiom da teroristoj nun.
> > 
> > - La ekonomio de Esperantujo estas en tre tre tre tre tre malbona
> > stato.  Pasintajare, kiam la estrarkunsido okazis en Kanado, mi
> > nur aŭdis "Jes, la ekonomio estas malbona, ej? Sed baldaŭ
> > pliboniĝos, ej?"  Ĉijare, neniu diskutas pliboniĝon.  Oni povis
> > flari la timon.  Estas tiom malbona, ke la estraro eĉ ne povas
> > trovi kasiston.  Kaj ĉio ĉi estas sen milito!  (Sed, malgraŭ ĉio,
> > la estraro tamen donas mono al junaj Esperantistoj.  Eĉ dekoj da
> > dolaroj!)
> > 
> > - La diskuto estis ĉiam en angla pri dolaroj.  Se oni proponis,
> > ke ni estu traktonta monon en spesmiloj, mi ne aŭdis ĝin.
> > 
> > - Se Esperantujo unuope komencas militi kontraŭ Esperantio, la
> > pli granda mondo eble tute ne notus.  La unuflankismo de
> > Esperantujo, kiu subtenas nur la instruadon de Esperanto kaj ne
> > finance subtenas la instuadon de aliaj lingvo, kaŭzis la eksiĝon
> > de unu membro antaŭ kelkaj jaroj.
> > 
> > Mi lernis de la militistoj de Esperantujo ke la milito kontraŭ
> > Esperantio estas nur la komenco.  "Ni ne nur punas Esperantion
> > pri tio, kion ĝi faras, sed kiel parto de tergloba milito.  Post
> > ni unuigas la samideanojn, la Idistoj kaj Volapükistoj sentos
> > nian amikecon."
> > 
> > La etoso estis serioza.  Preskaŭ neniom da festoj, aŭ amuzado. 
> > Se ne estus ĉi tie la prezidanto de ESF, ĝi estus multe malpli
> > amuza kunsido.  Li estas festa-besto kaj ni dancis dum horoj kaj
> > trinkis glason post glaso da bona Sankta-Luisa vino.
> > 
> > Finfine, kiuj estas tiuj ĉi uloj?  Mi fakte ĝuis la plejmulton de
> > miaj konversacioj, kaj trovis multaj el la estraranoj bonaj
> > Esperanto-parolantoj.  Ili povas esti ĉarmaj kaj mi sentis, ke
> > ili traktis min tute honeste.  Kelkaj vestis sin elegante, sed la
> > plejmulto portis normalajn vestaĵojn.  Virinojn kiuj portis
> > pantalonojn, oni ne eksigis de la kunsido.
> > 
> > Esperantujon ne regas kabalo de lerteguloj.  Regas ĝin 13 homoj
> > junaj kaj maljunaj, viroj kaj malviroj, riĉaj kaj malriĉaj, sed
> > ĉiuj bone scipovas Esperanton.  Multaj el ili estas naive
> > optimismaj: ili laboras por Esperanto.  Ili multe laboras por
> > plivastigi Esperanton kaj Esperantan kulturon.  Sed ili estas
> > paciencaj kaj neniam deflankiĝos de sia celo: la fina venko de
> > Esperanto.
> > 
> > Bonvenon al Esperantujo: renkontu la novajn estrojn, same kiel la
> > antaŭaj estroj.
> > 
> > Ciao,
> > 
> > Inego Albertinidego
by limako

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes