EO-kursoj en la DVD de slovaka gazeto PC Revue!
(Mi kopias retpoŝton, kiun mi ĵus ricevis de Peter Baláž, aktivulo kun E@I. Laŭ mi, tre impona propaganda agado, kaj eble imitebla en iaj usonaj gazetoj? -Russ)
Saluton al ĉiuj,
jen granda novaĵo! En la julia numero (ĵus eldonita) de prikomputila slovaka gazeto "PC REVUE" estas aldonita DVD (8GB, ilia kutima aldonaĵo ĉiumonata) - sed ĉifoje kun la kursoj de Esperanto!!!
Ili enmetis brazilan "Kurso de Esperanto" kaj la tutan "KD-lernu" - kiun eblas kaj rekte uzi, klakante sur la ekranbildon aŭ elŝuti zip-dosieron.
Ambaŭ kursoj estas ene de parto de DVD, kiel "Temo de PC Revue". (kune kun "Virtualigo de Vindozo"). (vidu aldonidan ekranbildon)
Al slovakaj E-istoj mi rekomendas aĉeti ĝin - kaj por subteni la gazeton, kaj por havi tian materialon (efektive unikan en SK-historio, ja eble neniam plu okazos io simila :), sed certe ĝis nun ja ne okazis tio).
La aperigon iomete kaŭzis mi, kiam mi sendis al ĉefredaktoro la DVDjn "Esperanto elektronike", Esperanto estas..." kaj nian polan KDn. Ni devis renkontiĝi, sed pro labora okupiteco li ne povis, do sciigis nur ke li taskigis respondeculon pri DVD-aldonaĵo al ilia gazeto trarigardi la materialon. Evidente almenaŭ 2 aferojn ili opiniis taŭgajn :) - fakte ili ankaŭ aldonis kelkajn librojn en PDF en Esperanto :)
Bonega estas ankaŭ fakto, ke la vorto "Esperanto" estas ene de temoj (lasta en vico) de la DVD-aldonaĵo (mi sendas la kopion kaj de tiu paĝo kaj de la ekranbildo de la EO-apero en la DVD mem. Efektive tiu paĝo pri enhavo de la DVD estas ununura, kiun eblas spekti ĉe ilia paĝo, kiam oni volas scii pri enahvo de la julia numero nun. Vidu ĉe: http://pcrevue.sk/buxus_dev/generate_page.php?page_id=60656 (alklaku la suban bildon por grandigi).
Ankaŭ aperas mencio pri la kursoj de EO en tiu sama paĝo, kiel lasta linio de supra teksto: "
"Zo špeciálneho obsahu vám na DVD REVUE prinášame tento mesiac podklady na výučbu esperanta."
Do jen - laŭ mi tia ĉi agado estas farebla ankaŭ en aliaj landoj - pri kio mi instigadis senrezulte dum 3 jaroj. Eble nun tamen provos ankaŭ aliaj simple proponi tian ĉi aperigon de kursoj kiel aldonaĵo al iu konata, fama porkomputila gazeto.
PS: tiu ĉi PC REVUE estas ŝajne la plej prestiĝa kaj legata prikomputila gazeto en Slovakio efektive, presita en plurmiloj da pecoj (mi demandos ilin pri ekzakta pres-kvanto). Nun ni vidu, ĉu/kio da novaj E-isto aperos en Slovakio :)
amike Petro
- russ's blog
- Login or register to post comments



