En la Lando de Inventitaj Lingvoj
Mi recenzas la libron lastatempan de Arika Okrent En la Lando de Inventitaj Lingvoj. Ĝi estas interesa kaj leginda libro por ĉiuj, kiuj interesiĝas pri lingvoj, sed speciale por Esperanto-parolantoj. La aŭtoro decidis esplori artefaritajn lingvojn en 2004, eklernis Esperanton, venis al la landa kongreso en Bostono, kaj partoprenis la Esperanto-movadon dum kelkaj jaroj. La libro detale pritraktas ŝian sperton en Esperantujo; kontrastas tion kun ŝiaj spertoj kun "Klingon", "Lojban", kaj aliaj lingvoj; kaj intermetas eseojn pri la historio de artefaritaj lingvoj. Legu plu por la tuta recenzo.
Okrent priskribas la historion de artfaritaj lingvoj kaj dediĉas kelkajn ĉapitrojn al la diversaj emoj de homoj dum la jarcentoj por krei lingvojn. En frua periodo, oni ekhavis la ideon krei filozofan lingvon kiel ia lingva matematiko, kiu lasus al oni nur diri la veron, ekzemple. Dum la Zamenhofa epoko, la ideo de universala lingvo estis vastskala revo de la homaro kaj oni kreis centojn da lingvoj tiaj. Nuntempe, oni plej ofte kreas lingvojn pro artaj emoj kaj deziroj.
En kelkaj eseoj, Okrent traktas la menson kaj psikon de tia homo, kia dediĉas sian tutan vivon al lingvo kreado kaj disvastigado. La plejmulto havas tragikan aspekton: la sola geniulo kiu neniam sukcesis konvinki al la publiko pri la valoro de sia elpensaĵo aŭ kiu ade forpelis homojn per sia freneza agado. Ŝi ankaŭ verkas pri la emoj de la lingvo-reformistoj kiu volas por ĉiam plibonigi lingvojn kaj kiuj plejofte disigas lingvo-komunumojn.
La libro iom detale traktas ankaŭ la psikon de la homaro kiu daŭre neas la valoron de artefaritaj lingvoj. Ŝi parolas pri ŝia unua timo enmiksiĝi kun esperantistoj kaj konfesas ŝiajn proprajn antaŭjuĝojn. Ŝi priskribas la reagon de kelnerinoj kiam la Klingonaj parolantoj vestas sin en kostumoj kaj parolas la klingonan lingvon en restoracioj.
Mi havis la senton ke ŝi defendas Esperanton, sed samptempe ankoraŭ iomete hontas pri ĝi. Ŝi rimarkas ke, se estas loko en la mondo por kursoj pri jogo por hundoj, devas esti loko ankaŭ por Esperanto-lernado. Sed ŝi konstatas ke multaj homoj -- eble neracie -- abomenas Esperanton, sed tio abomeno estas vera. En la Esperanto-komunumo, oni foje volas forgesi pri tio ke la cetera mondo malestimas Esperanton kaj tiu ĉi libro tute ne lasas ke oni faru tion.
Entute, la libro estas iomete malfeliĉa. Estas iom troa atento al la tragika historio de artefaritaj lingvoj por esti aliiel. Ŝi traktas honeste la historion kaj nunan staton de Esperantujo, sed la libro lasis min kun iom malgaja sento pri artefaritaj lingvoj ĝenerale. Samtempe, ĉiam estas bona vidi sin de vidpunkto de aliaj kaj ŝi tiel faras bonan servon al Esperantujo.
- limako's blog
- Login or register to post comments




Comments
bona recenzo
dankon, limako, pro la pensiga recenzo. via recenzo ne estas tiom 'entuziasma' kiom tiu de jacob ( http://www.goodreads.com/review/show/37342328 ), sed ĝuste via mencio pri la psikoj de lingvoinventantoj igas vian recenzon interesa.
ĉu la aŭtoro efektive diskutas la kialojn pri la relativa sukceso de esperanto? kaj ĉu ŝi havas ion diri pri la estonteco de tiaj ĉi projektoj en tutmondiĝanta mondo?
giri Rao
hajderabado
barato
http://giridhar.ipernity.com
July 7, 2009 by giridhar, 36 weeks 4 days ago
Ŝi ne traktas tion
Tio estas interesa demando -- mi ne ekpensis tion. Mi ne havas la libron ĉemane, nun, sed mi provos respondi. Laŭ mia memoro ŝi ne rekte traktas la fakton ke Esperanto estas multe pli sukcesa ol la aliaj. Ŝi ne faras tiajn juĝojn: ŝi provas priskribi sen juĝi.
En kelkaj lokoj ŝi rakontas pri ŝia surprizo kiam ŝi konstatis ke oni ja verevere parolas Esperanton -- ŝi ne supozis tion antaŭ ol ŝi venis al la kongreso. Kaj ŝi konstatis ke la plejmulto de la partoprenantoj parolis nur Esperanton dum la tuta semajnfino. Kiam ŝi priskribis ŝiajn spertojn pri Lojban kaj Klingon, estas klara ke tretre malmultaj povas flue paroli kaj preskaŭ neniu povas paroli nur en la lingvo dum tuta semajnfino.
Kiel mi mencias, ŝi priskribas la fakton ke en aliaj lingvoj, ofte estis granda komunumo kiu interesiĝas pri plibonigo de la lingvo-projekto kaj neniam povas superi tion al nura lingvo-uzado. Ŝi ankaŭ parolas pri la ŝanĝo de Esperanto de universala lingvo al lingvo kun sia propra kulturo kaj tradicioj.
July 7, 2009 by limako, 36 weeks 3 days ago
Mia recenzo
Kiel vi scias, mia recenzo estas ĉi tie.
July 6, 2009 by kvarko, 36 weeks 4 days ago