Skip to main content

Vojaĝi al Kubo

limako's picture

Mi pasis kelkajn minutojn hodiaŭ por esplori la eblecon ke E-USA povus organizi permeson por vojaĝi al Kubo por la Universala Kongreso venontajare. La unuon de la registaro kiu regas tion havas paĝon kiu klarigas la politikon. Estas sufiĉi komplika. Mi trovis PDF dosieron kiu klarigas la 12 kategoriojn de permesita vojaĝado. Verŝajne la plej taŭga por E-USA estas "X. Activities of private foundations or research or educational institutes (§§ 515.560(a)(10) & 515.576)" (Agado de privataj fondaĵoj aŭ esploraj aŭ edukaj institutoj). Temas pri ne-profitcelaj organizaĵoj kun jama intereso pri internaciaj rilatoj por akiri informon pri Kubo. Tio lasta estas la plej grava punkto. Je la paĝo 57, estas ekzemploj pri permeseblaj kaj ne-permeseblaj agadoj kaj ŝajnas ke oni devas montri kaj historion pri internaciaj rilatoj kaj celo lerni pri Kubo mem. Laŭ mi, eble la plej fekunda ebleco temas pri la Amerika Komisiono, la Amerika Oficejo, kaj TAKE. Ni havas historion de kunlaboro, ni aprobis monon por la Amerika Oficejo (kvankam ĝi ne estis elspezita ĉar la oficejon UEA ne aprobis), kaj la estro de la Amerika Komisiono estas en Kubo.

Mi invitas aliaj esplori la dokumentojn kaj ekpripensi kiel ni povas peti permesilon por vojaĝi leĝe al Kubo por la Universala Kongreso venontajare.

by limako

Comments

Al Kubo Kongrese!

ormonto's picture

Kara Steĉjo kaj ceteraj komentantoj!

Eble vi memoras, ke dum la elektokampanjo por la nova estraro, mi asertis mian intencon senlace labori por kunmeti la plej grandan usonan delegitaron al UK eksterlande, por ke ni kunvojaĝu al Havano 2010!

Mi esperas ke la novaj administrantoj en Vaŝingtono tion permesu al ni, sed ni devas komenci organiziĝi tuj.

Meze de septembro mi komencos esplori kiom da esperantistoj havas la deziron (kaj rimedojn) vojaĝi al Kubo por la 95a. UK. Mi ankaŭ publikigos la alvokon ĉe la bulteno, en tiu ĉi retejo, ktp.

Daŭre atentu, kaj ekpaku por la vojaĝo pri kiu vi ĉiam revis, al Havano!

August 22, 2009 by ormonto, 30 weeks 1 hour ago

Havano

DroDrako's picture

Vi bone trafis en vian komento pri kunvojagxo al la UK en Havano en 2010. Ni, usonaj esperantistoj, devas havigi vojagx-permeson kiel grupo. Estas superflua kaj malfrukt-done ideo, ke ciu individuo mem peti permeson vetrui la Kubo pere de nia burokratismo.

Mi remarkis, ke unu homo sugestis, ke ni sinturnu al propraj kongresanoj aux senatanoj por havigi helpon arangxi. Eble la pli bona ideao estas sercxi kongresano kiu jam estas simpatia al aux esperanto aux plibonigo de relatoj al Kubo. Cxu vi konas tiun? Eble ni pripensu cxu tia kongresano aux senatano ekzistas.

September 13, 2009 by DroDrako, 26 weeks 5 days ago

Key West to Cuba flights? | KeysNews.com

AMIKEMA's picture

Key West to Cuba flights? | KeysNews.com
http://keysnews.com/node/15502

County takes steps to obtain port-of-entry status
By MANDY BOLEN Citizen Staff
The county's top airport official this week officially requested that Key West International Airport be a designated port of entry for the island nation of Cuba. Director of Airports Peter Horton...

(Oni devas pagi por legi la tutan artikolon en la angla.)

Jen la ligilo por la Hispan-lingva versio:
Condado de Monroe quiere ser puerto de entrada para Cuba - AOL Noticias Beta
http://noticias.aol.com/articulos/_a/condado-de-monroe-quiere-ser-puerto...

July 28, 2009 by AMIKEMA, 33 weeks 4 days ago

Cxu estraro okupigxas pri tio aux ne?

kokoso's picture

Mi scivolas - cxu iu el E-USA oficistoj/directoroj faras ion cxi rilate -- kontaktante registaron aux io por ke oni permesu al grupo de usonaj samideanoj vojagxi al Havano? Supozeble, politika etoso estas pli elasta kun la nova administracio...

July 27, 2009 by kokoso, 33 weeks 5 days ago

Usonanoj rajtas eniri Kubon pere de Meksiko, chu ne?

AMIKEMA's picture

Usona NASKano diris al mi ke li intencas flugi al Meksikurbo kaj poste al Havano.

July 18, 2009 by AMIKEMA, 35 weeks 12 hours ago

Kontraŭleĝa

limako's picture

Ne. Estas kontraŭleĝa vojaĝi al Kubo por usonanoj kaj la puno estas ĝis 10-jara enkarcerigo: http://www.treas.gov/offices/enforcement/ofac/programs/ascii/cuba.txt

July 18, 2009 by limako, 35 weeks 6 hours ago

stulta leĝo

russ's picture

Unu problemo estas ke oni ne aplikas la leĝon konsekvence. Mi konas plurajn usonanojn, kiuj vizitis Kubon kaj honeste diris ke ili faris tion al oficistoj je sia reveno, sen iu ajn problemo. Sed aliaj ja suferas leĝajn problemojn. Ŝajnas esti hazarda afero. Krome la leĝo ŝajnas ne malpermesi iri tien, sed malpermesi elspezi monon tie, iom bizare. Ĉiuokaze la situacio ŝajnas arbitra kaj stulta, kaj mi deziras al vi bonŝancon!

July 19, 2009 by russ, 34 weeks 6 days ago

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes