Leciono 2
- Karaj klubanoj! La hodiaŭa vespero estos dediĉita al vojaĝoj, ĉefe eksterlandaj.
Kvankam nun estas la mezo de vintro, en la suda parto de la terglobo regas somero. Kaj mi ĝojas tralegi al vi leteron de mia brita korespond-amiko John Leslie [1]. La letero venis el Brazilo, kie li nun ferias.
John Leslie [1]
FERIOJ
La suno brilas. Jen frazo el lernolibro. Tamen tio estas ankaŭ fakto, dum mi skribas. La suno brilas kaj oni pensas pri ferioj. Se oni estas normala persono, oni havas intereson pri ferioj. De tempo al tempo, oni renkontas homon, kiu ŝajne fieras, ke dum pluraj jaroj li ne feriis.
Kio estas ferioj? Ili estas ŝanĝo en la normala vivmaniero, kaj ju pli ili kontrastas kun la normala ĉiutaga vivmaniero, des pli sukcesaj ili estas: des pli sanigaj, korpe kaj mense, ili estas.
En la moderna mondo pli da homoj emas ferii eksterlande; kaj jen temo por konsidero. Kiom da homoj, kiuj vojaĝas eksterlanden, vere kapablas paroli kun la indiĝenoj de aliaj landoj? Eble, oni devus difini la vorton "paroli". Miaopinie, ne sufiĉas, ke oni povas eniri butikon kaj, uzante kelkajn parkere lernitajn vortojn, aĉeti ion, aŭ mendi manĝon en restoracio. Kiom el ili povas babili kun komizo en butiko pri lokaj kondiĉoj, babili kun kelnero en lia propra lingvo loka pri la loka socia vivo, pri lastatempaj teatraĵoj, pri aferoj pli gravaj ol taso da kafo?
Mi tuj pensas pri propraj spertoj en pluraj landoj, kiujn mi vizitis kiel esperantisto. Indiĝenaj gesamideanoj estis kun mi, kaj en ilia kunesto mi ĉiam preskaŭ forgesis, ke mi estas fremdulo. Ĉiam mi facile povis babiladi pri multaj aferoj, same facile kiel mi parolas pri la samaj aferoj en mia hejmlando per mia propra gepatra lingvo. Esperanto donas tiun grandan avantaĝon al ĉiu esperantisto, kiu vagas ekster la propra lando, ĉar neniam necesas, ke li, en kiu ajn lando, estu devigata "paroli" nur per gestoj, aŭ fuŝe paroli parte lernitan lingvon.
En la moderna mondo, tiu, kiu iras eksterlanden sen scio de Esperanto, estas kiel homo, kiu opinias, ke li povas veturi tra regiono sen konsidero al la trafikaj gvidsignaloj.
Alia necesa aspekto de bona feriado estas troviĝi inter simpatiaj homoj. Jen kiel bonŝancas la esperantistoj! En ĉiuj landoj de la mondo ili trovas simpatiajn geamikojn, por kiuj vizito de eksterlandaj gesamideanoj estas ankaŭ bonvena travivaĵo.
Tiuj, kiuj ferias eksterlande sen helpo de la internacia lingvo aŭ sen altgrada scio de la lingvo de la lando, en kiu ili vojaĝas, ne povas havi plenan kontentiĝon, kiun ili devus havi pro la feriado.
Esperantistoj povas paroli konvinke pri la utilo de Esperanto, ĉefe, kiam ili revenas de siaj ferioj.
"Verdiro". Elingita glavo. -- La Laguna, 1962, p. 88-89. Mallongigita.
- Efektive, eksterlanda vojaĝo sen eblo komunikiĝi kun lokanoj ne donas veran kontentiĝon. Ni rememoru, kiel lastatempe ni akceptis en nia klubo esperantistojn el Makedonio, Svedio [2], Danlando [3] kaj eĉ el la fora Kolombio [4]. Ili sentis sin inter ni ne fremduloj sed homoj el la sama rondo. Ankaŭ ĉi-jare nin vizitos diverslandaj esperantistoj, pluraj el ili prelegos en la klubo.
- Dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto por mi persone la plej agrablaj estas la vesperoj, kiam ni dekope-dudekope kunvenas en ies hotela ĉambro aŭ restoracio kaj parolas pri diversaj temoj. Nin ne malhelpas tio, ke ni estas el diversaj landoj, havas diversajn gepatrajn lingvojn, apartenas al diversaj socioj. Ni parolas, laŭ diro de Ludoviko Zamenhof, kiel homoj kun homoj. Tio estis precipe admirinda dum la "malvarma" milito, kiam ŝtatgvidantoj ne deziris aŭskulti unu la alian, kiam ili incitis popolojn unu kontraŭ la alia. Male, ni, simplaj homoj, ne nur volonte aŭskultis sed ankaŭ bonege komprenis unu la alian.
- Do oni povas diri, ke Esperanto estas lingvo de popola diplomatio.
- Trafe dirite.
- Nia klubanino Raisa Volo'ŝina pasigis en Usono tutan jaron, studante kaj instruante historion en unu el la universitatoj de la urbo Cleveland [5]. Ŝi tiel verve rakontas pri la historio de tiu lando, ke eĉ denaskaj usonanoj aŭskultas ŝin kun intereso.
Boris Kolker
GALOPE TRA LA HISTORIO DE USONO
Koloniadon de la Norda Ameriko komencis britoj. La unua setlejo estis instalita en Jamestown [6], ŝtato Virginio, en 1607. Se vi veturos al Plymouth [7] apud Boston, vi povos vidi grandan ŝtonon kun la surskribo 1620 -- en tiu malproksima jaro la bordon surpaŝis la homoj, kiujn oni poste nomis pilgrimuloj. Ili venis el Anglio, serĉante azilon kontraŭ religiaj kaj politikaj persekutoj, sur la ŝipo "Mayflower" [8] (Majfloro), kies kopion vi povas viziti. Sur la ŝipo estis 102 pasaĝeroj; dum la vojaĝo unu el ili mortis kaj alia naskiĝis.
En la unua vintro preskaŭ duono de la setlintoj mortis pro malsato kaj malvarmo. Inter la postvivintoj estis nur kvar edziniĝintaj virinoj. Estis ili, kiuj organizis post jaro la legendecan tritagan rikolt-finan festadon kaj invitis al la tablo kvindek pilgrimulojn kaj naŭdek indianojn, kiuj helpadis al la nov-venintoj per ĉio ebla. Tio estis la unua en Usono Danko-tago. En Plymouth estis kreita demokratia formo de regado, bazita sur religia kaj politika libero, kaj estis akceptita la dokumento, kiun oni povas konsideri konstitucio.
Iom post iom aperadis novaj setlejoj. La plej grava el ili estis la estonta Novjorko, sur la insulo Manhattan [9]; iu nederlandano aĉetis tiun insulon kontraŭ 24 (!) dolaroj. Ĉi tie estis konstruitaj varfoj kaj haveno. Sed la loĝantoj ne multe zorgis pri urbeca aspekto de la setlejo, kaj tial porkoj vagadis sur ĝiaj malbone lumigataj stratoj.
Ĉirkaŭ la fino de la 17-a jarcento en la Norda Ameriko estis kreitaj 13 britaj kolonioj, kiuj poste, unuiĝinte, donis komencon al la nova federacio -- Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko (Usono).
Kun la kresko de la bonstato de la kolonioj kreskis ilia deziro liberiĝi el la dependo de Britio, kiu komencis pli kaj pli subpremi siajn nord-amerikajn koloniojn per maljusta ekonomia kaj sociala politiko. Tio provokis komence malkontenton, poste protestojn kaj fine militon por sendependeco. Kiel standardo de tiu milito, la 4-an de julio 1776 estis akceptita la Deklaracio de Sendependeco, kiu proklamis egalrajtecon de la homoj. Tiu dato estas celebrata kiel Tago de Sendependeco.
La juna terkultivisto (kaj poste soldatestro) George Washington [10] sukcesis transformi la heterogenan amerikan popolarmeon en veran armeon. Al ili venis por helpo francoj. La venko de amerikanoj super britoj ĉe Yorktown [11] rezultigis sendependecon de la 13 kolonioj. Laŭ la Pariza traktato de 1783, Britio agnoskis Unuiĝintajn Ŝtatojn de Ameriko. La konstitucio de Usono, akceptita en 1789, validas (kun aro da amendoj) ĝis nun.
Bonstataj homoj ekloĝis ĉe Atlantiko. Sed tiuj, kiuj havis nenion por perdi, ekmoviĝis okcidenten por serĉi feliĉon. Iuj sukcesis en tio, sed, certe, ne ĉiuj. Meze de la 19-a jarcento en Kalifornio estis trovitaj or-minaĵoj, kaj komenciĝis "ora febro".
Iom post iom al la Federacio aliĝis novaj ŝtatoj. En 1867 Usono aĉetis de Rusio Alaskon kontraŭ 7,2 milionoj da dolaroj. Multaj opiniis, ke tio estis mono ĵetita al la vento. Sed post malkovro de grandaj rezervoj de oro kaj nafto, iĝis klare, ke tiu vastega teritorio estis aĉetita kontraŭ bagatela sumo. Alasko fariĝis usona ŝtato nur en 1959.



