Skip to main content

Jarraporto de ELNA al UEA, 2005

La jaro 2005 prezentis malgrandan sxangxon je la stato de la movado en Usono, sed kreskantajn esperigojn.

La membraro de ELNA falis en 2004 gxis proks. 630 post membraro de pli ol 700 en 2003. En 2005 gxi rekreskis gxis 687 pli-malpli. La financa sano de ELNA plibonigxas iomete.

La stato de la usona movado dauxras malforta. Plejparte, usonanoj scias malmulton pri Esperanto, aux pensas ke gxi jam mortis. La angla-sxovinismo estas forta en granda, plejparte-angla lando, pli pro malscio ol pro malbonkoremo.

Kontraux malluma grundo, oni povas vidi fajrerojn. La filmo "Klingo 3: Triunuo", (angle: Blade 3: Trinity) eldonigxas kun la indiko "Lingvo: Angla/Esperanto", enhavas en la fina frazo de Kris Kristofferson, "Ni esperu, ke ne" (tute klare auxdebla), havas du scenojn en kiuj oni povas auxdi la Esperanton de "Incubus" en la fono, kaj videblas pluraj sxildoj en Esperanto sur konstruajxoj, grandparte dank' al la laboro de Joel Brozovsky. Iom da filmamantoj rimarkis gxin kaj multaj artikoloj aperis pri gxi en la angla-lingva gazetaro.

ELNA kreis novan, plibonan, kaj plidinamikan retpagxaron, kiu espereble kreos pli aktivan komunumon, kaj prezentos Esperanton pli bone al la Usona publiko. Nun multaj homoj povas partopreni je la gxisdatigon de la retpagxaro, kiu tre faciligas la laboron.

ELNA mem vigligxis pro diversaj agoj. La jara kongreso en Auxstino, Teksaso, havis 95 partoprenantojn el sep nacioj, iom pli ol la antauxaj jaroj, kaj estis laux jugxo sukcesplena. Kvindek ne-esperantistoj partoprenis senkostajn prelegojn, kiujn la kongreso gastigis. Iom da novajxo estis menciita en la urbaj gazetetoj.

Diversaj regionaj kongresetoj okazis, kun inter 15 kaj 60 partoprenintoj. Post 11 jaroj en Vermonto, la Auxtuna Rekontigxo de Esperanto okazis en Silver Bay, Novjorkio, kaj allogis 64 partoprenintojn (duono el eksterlando -- plejparte Kanado). Gxi estis granda sukceso kiel renkontigxo okazinta unuafoje en nova loko. Cxe la tut-teksasa kongreso, okazis (laux nia scio) la unua "slam-stila" poezia konkurso en la internacia lingvo.

Usonanoj de "Team Esperanto" je PGDP (Distributed Proofreaders for Project Gutenberg) (
http://www.pgdp.net/c/stats/teams/tdetail.php?tid=74
) enretigis per la kreema komunumo de Project Gutenberg du klasikajn elanglalingvajn rakontojn, _La Falo de Usxero-Domo_, kaj _Alicio en Mirlando_ (http://www.gutenberg.org/browse/languages/eo), plimultigante la nombron da esperantaj e-libroj je Project Gutenberg al ok. Aldone ili komencis projektojn de kvin aliaj altnivelaj tradukoj.

La profesia, multlingva, de-usona vidkurso "Pasporto al la Tuta Mondo" (http://esperantousa.hypermart.net/?q=node/58), progresas, kaj estas havebla per DVD, pli malaltkoste ol antauxe.

Partoprenis 24 studantoj en la tri-semajna Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) cxe la Altlernejo por Internacia Trejnado (School for International Training) Brattleboro, Vermonto, sub la auxspico de ELNA kaj ESF (Esperantic Studies Foundation), kaj sub la gvido de Ellen Eddy.

Esperanto estas instruata en du aux tri universitatoj, kiel unu-semestra kurso. Estas instruitaj ankaux neformalaj kursoj.

Ekzemple, Beth Magallon instruas Esperanton en publika submez-lernejo en Tahlequah, Oklahomo, Usono. Sxi ankaux uzas Esperanton kiel bazon por instrui aliajn lingvojn. Sxi jam instruis tiom da lernantoj, ke oni povas auxdi "saluton" en butikoj kaj surstrate en la urbo.

Kvardek usonanoj partoprenis la 90an UK-on en Vilno.

En sumo, la movado en Usono ne viglas sed plibonigxas. ELNA ekpretas pensi pli grande.

-- far Anna BENNETT kaj Robert L. READ kaj alioj

by Robert L. Read

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes