Skip to main content

Kvaronjaraj raportoj de la estaranoj, 2006, dua kvaronjaro

Anna BENNETT

Dum la dua kvaronjaro de 2006 mi...

  • Preparis financajn raportojn de la Investa Komitato por la kvara fiska kvaronjaro kaj por
    la tuta fiska jaro; sendis ilin al la komitatestro Gary Grady kaj al la kasisto Vilĉjo
    Harris por iliaj raportoj.

  • Kontrolis por kasisto Vilĉjo Harris la financajn raportojn de ELNA por la kvara
    kvaronjaro kaj la fino de la fiska jaro 2005/2006.

  • Partoprenis la diskutojn kaj voĉdonadon de la estraro.

Persone:

  • Partoprenis preskaŭ-ĉiusemajnajn renkontiĝojn loke; helpis je la lernado de Esperanto
    al tiuj, kiuj estas komencantoj kaj bonvenis novan Esperantiston al nia grupo (komencanto
    kaj nova al Boise).

  • Gvidis du-horan "Introduction to Esperanto" kiel parto de loka "Community Education" en
    mia urbo.

Robert L. Read

En la dua kvaronjaro de 2006, mi:

  • retpoŝtis ĉiun teksasan elna-anon kiujn mi ne konis rekte por la Lokaj Grupoj Komitato,
  • preparis gastigi "RETSLAMO-1", kaj penis (ne tre sukcese) propagandi ĝin,
  • programis la retan alliĝilon por la LK 2006,
  • al-angligis e-an teskston de la "Interkulturo Karavano",
  • verkis kelkaj artikioletojn por la nova retpaĝaro,
  • kun Ĵenja AMIS, enretigis malfreŝajn ediciojn de E-USA,
  • kreis retpaĝan trabaron por informo pri la LK 2006,
  • verkis, kun William PATTERSON kaj Steven BREWER, artikolo pri "Project Gutenberg" kaj submetis ĝin al "Revuo Esperanto".
  • helpis Andrew Sly akiri permeson enretigi la tradukojn de la teatraĵoj de Henrik Ibsen far Odd Tangerud.

Persone, mi:

  • partoprenis mian lokan klubon.
  • diskutis aferon, plejparte rilata al la reto kaj la nova retpaĝaro, kun multaj.
  • ensendis poemon al E-USA.
  • preskaŭ finigis malnetan version de e-a infanlibro.

Steven Brewer

Kiel vic-prezidanto mi:

  • kontaktis esperantistoj en Vermont, Wisconsin, kaj Rhode Island por ELNA por serĉi nekonantajn lokajn grupon en ŝtatoj sengrupaj.
  • kreis Esperanto Tago projekton por blogistoj
  • membriĝis je la renovigita elna-informada komitato
  • resumis la respondojn al demandaro pri lokaj grupoj
  • preparis kaj ofertis tre prelegojn je la brazila Landa Kongreso de Esperanto
  • ofertis prelegon ĉe la usona Landa Kongreso
  • fariĝis estro de la 2006-2007 kandidatiga komitato
  • konsentis organizi mezjaran estraran kunsidon

Kaj mi daŭre:

  • traktis la Esperanto-USA retpgaĝaro (ĝisdatigis softvaron, ktp)
  • organizis lokan Esperanto-grupon
  • deĵoras kiel prezidanto de ESNE
by Robert L. Read

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, kalketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes