Skip to main content

Eo elektronike en Sirion

Haruo Ros's picture

Hodiaŭ matene en la preĝejo estis du gastoj, baptistoj el Sirio (urbo Homs). Ilia filo loĝas en Seatlo (alia filo en Montrealo) kaj tiu ĉi estas ilia dua vizito al Seatlo por viziti lin.

La edzino estas instruistino de la angla lingvo, kaj ŝi entuziasmiĝis kiam ŝi lernis (de Reiff "Mel" Olsen, ne de mi) ke mi parolas Esperanton. Ŝi diris, ke ŝi plurfoje aŭdis pri Esperanto, sed neniam vidis nek aŭdis ĝin.

Mi kantis por ŝi la kanton "Baldaŭ mortos jaro nuna" kaj ni diskutis la prononcon kaj gramatikon kaj etimologion de vortoj en tiu teksto. Poste, mi donacis al ŝi ekzempleron de la DVD Esperanto Elektronike, kiun ŝi promesis funde esplori. Bonŝance, mi hazarde kunportis hodiaŭ tiun DVD-on.

Haruo

by Haruo Ros

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes