Skip to main content

kvaronjaraj raportoj de la estraranoj 2006, kvara kvaronjaro

Anna Bennett

Dum la lasta kvaronjaro de 2006, do dum oktobro, novembro kaj decembro mi:

  1. Kontrolis por kasisto Vilĉjo Harris la financajn raportojn de ELNA por la unua kaj la dua fiskaj kvaronjaroj de 2006/2007.
  2. Preparis financan raporton de la Investa Komitato por la dua fiska kvaronjaro; sendis ĝin al la komitatestro Gary Grady kaj al la kasisto Vilĉjo Harris por iliaj raportoj.
  3. Partoprenis la diskutojn kaj voĉdonadon de la estraro.

Persone:

  1. Reklamis Esperanton ĉe loka biblioteko: disdonis 22 kvaronpaĝajn informilojn pri Esperanto kaj dek broŝurojn titolitaj "Esperanto, It‚Äôs In Your Pocket".
  2. Partoprenis preskaŭ-ĉiusemajnajn renkontiĝojn loke; helpis je la lernado de Esperanto al tiuj, kiuj estas komencantoj.
  3. Partoprenis preskaŭ-ĉiusemajnajn renkontiĝojn loke; helpis je la lernado de Esperanto al tiuj, kiuj estas komencantoj.

Robert L. Read

La kvara tri monatoj de 2006, mi:

  1. Iome dezajnis "Google Adwords" kampanjo, tiu plibone uzas la reklametojn, kiujn Google donacis al ni.
  2. Tradukis artikolo al Esperanto, kiu estis eldonita en iomete fama blogo "How to Save the World"
    de angla-parolanta bloganto Dave Pollard.
  3. Kreis novan retpaĝaron por mia loka klubo, (Esperanto Klubo de Aŭstino)
  4. Estas intervjuita por la gazeto "Kontakto" pri Projekto Gutenberg,
  5. Daŭre penis estri la kreskado de e-a literaturo en Projekto Gutenberg,
    per kreo de nova jahu-grupo, kaj pesonaj petoj por helpi,
  6. Partoprenis la planon de la ELNA-informado komitato por elspezi la $3,000 dolaroj en la buĝeto por rekte propagandi Esperanton.

Steven Brewer

Mi partoprenis la Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto. Mi kunsidis kun la Montrealanoj kaj klarigis kelkajn miskomprenojn kiujn ili havis pri ELNA. Mi prelegis pri la rolo kiun la Interreto povas ludi por antaŭenigi Esperanton. Mi kaj aliaj faris mallongan vidaĵon por reklami ARE al aliaj.

Mi verkis kelkajn artikolojn por Terglobaj Voĉoj por reklami pri Esperanto-Tago kaj por Esperanto-Tago mem. Mi sukcesis je pledon ĉe Promesobanko pri Esperanto-Tago. Mi tradukis poemon por Joseph Duemer por lia Esperanto-Tago afiŝo.

Mi daŭre subtenis la retpaĝaron por ELNA.

by Robert L. Read

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, kalketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes