Feliĉan Datrevenon, Esperanto!

Hodiaŭ, la 26-a de julio, estas la 120-a naskiĝtago de la lingvo Esperanto. En tiu dato en la jaro 1887, la rusa eldono de la Unua Libro de L.L. Zamenhof aperis.

Ĉi tie en Usono, la prezidento estis Grover Cleveland; ne ekzistis la aviadilo, kaj ĵus estis inventataj la aŭtomobilo kaj la elektra lumigilo.

Ĉi tiu jaro ankaŭ estas la 100-a naskiĝtago de la eldono de la unua Esperanta romano: Kastelo de Prelongo de Henri Vallienne (1907).

Ni festu!

David Simpson

Ni Festu en Pollando en '09

Mi deziras aparte mencii, ke la Universala Kongreso en la jaro 2009 okazos en Pollando, la lulilo de Esperanto.Kiel multe mi ŝatus ĉeesti.

Ek al la Kongreso de 2009!