Nekonataj vortoj
Legante la nunan bultenon ELNA-n, mi trovis du vorton kiujn mi ne komprenas. La du vortoj estas: aferkunsido kaj hurŝiko. Kion signifas ĉi tiuj vortoj?
Amike
Ĝeraldino VRAJTO (Ĝernjo)
gw_grin ĉe yahoo punkto com
by Ĝeraldino Vrajto
- Ĝeraldino Vrajto's blog
- Login or register to post comments




Comments
"Huroshiko"
Nu, mi sentas min iom stulta, char estas ghuste mi kiu povas klarigi pri kio temas . . . mi komencis tralegi la bultenon ghis mi trovis la vorton kaj tuj konsciis pri la afero.
La vorto aperas en la artikolo de Margaretha Symoens pri NASK 2006 en pagho 6. En la antaulasta alineo trovighas: ". . . kaj lerte ni nodis huroshikojn kiel dorsosakojn."
"Huroshiko" estas japana vorto . . . temas pri speciala peco de tolo, ofte tre bela, foje tre simpla, chiam kvadrat-forma, kiun oni au faldas au nodas por fari diversajn ilojn. Ekzemple, oni povas enfaldi librojn por porti al la lernejo, au enfaldi la tagmanghon, kc. Per speciala nodado oni povas ech (vere--mi vidis propraokule!) fari dorsosakon . . . au chapon! Estas pluraj fotoj de ni kiuj cheestis en la vespera programo dum ni portis tre shikajn chapojn diversformajn. Bone, ke oni ne publikigis ilin!!
Huroshiko estas speciala japana arto, iom simila al origamio. Ekzistas tradiciaj manieroj faldi kaj nodi la tolon.
Mi esperas ke tio solvas la misteron . . .
Plej amike,
Lee
September 13, 2007 by Lee Miller, 2 years 26 weeks ago
re: Huroŝiko
Tre dankon!
Amike,
Gxeraldino VRAJTO (Gxernjo)
gw_grin cxe yahoo punkto com
September 14, 2007 by Ĝeraldino Vrajto, 2 years 26 weeks ago
Nekonataj vortoj
Chu vi povas indiki por ni, kie trovighas la nekonata vorto "hurshiko"? Mi iom rapide tralegis la bultenon, kaj tute ne rimarkis ghin.
Lee
September 12, 2007 by Lee Miller, 2 years 26 weeks ago
aferkunsido
Ĉu "aferkunsido" ne signifas simple kunsido pri afero?
September 12, 2007 by Marko, 2 years 26 weeks ago
Kunteksto bezonata
Hurŝiko, ĉu? Jes, ŝajne tio estas tajperaro, sed estas malfacile diveni la ĝusta(j)n vorto(j)n sen kunteksto. (Eble ekkrio pri moda vestaĵo: “Hu... ŝika!” ;-)
Kio estas la tuta frazo, en kiu tiu mistera vorto aperas?
September 11, 2007 by hoss, 2 years 26 weeks ago
aferkunsido
Esperanto-USA (antauxe ELNA) uzas la terminojn "aferkunsido" kaj "plenkunsido" por priskribi la sesiojn dum la landaj kongresoj kiam oni diskutas certajn aferojn aux kiam cxiuj partoprenos.
Pri la alia vorto, mi tute ne scias. Eble estas tajperaro: enmetu "histriko" tie kaj vidu cxu estas senchava. :-)
--
Steven BREWER
September 11, 2007 by limako, 2 years 27 weeks ago