Skip to main content

La Espero - alia versio!

Jxenja A.'s picture

Aŭskultu la prezentadon de "La Espero" (en Esperanto) per Oomoto-koruso en maljunulejo de Kameoka, sub la lerta gvido de s-ino Saito. Mi kaj mia edzo havis la ŝancon partopreni kaj kunkanti!

http://youtu.be/GPQHXA9m3Rs

by Jxenja A.

Alvoko al verkistoj

pbrewer's picture

Du konataj verkistoj de hajkoj en Esperanto, HIROTAKI Masaaki kaj Steven D. BREWER, vokas al esperantistaj poeziistoj kaj verkistoj por hajbunoj por nova libro Survoje al Esperantujo: Vojetoj al verda interno.

Legu la alvokon kaj mallongan priskribon de la projekto.

(Hajbuno aŭ "hajka prozo" estas literatura formo, kiu enhavas (kompreneble) kaj prozon kaj hajkon. Enkondukis la terminon japano Matsuo Bashō.)

by pbrewer

Internacia Festivalo de Dalaso

filipo's picture

La Esperanto-Klubo de Norda Teksaso kunlaboras en projekto por montri nian lingvon ĉe la Internacia Festivalo de Dalaso,la 25an de majo, 2013. Ni havos budon, standardon, broŝurojn, librojn, informon, kaj rakontojn por disdoni al la ne-esperantista publiko.

http://www.dfwinternational.org/DallasInternationalFestival/

Se vi estos en Dalaso tiun tagon, bonvolu veni al nia budo. Se vi povos helpi nin, bonvolu informi nin. Kontaktu min ĉe filipo@grupoj.org.

http://www.esperanto-tx.org/

Amike,
Filipo DORCAS

by filipo

Venu malkovri la ĉefurbon de Kanado dum MEKARO 2013!

Jxenja A.'s picture

La Mez-Kanada Renkontiĝo (MEKARO) estas ĉiujara turisma semajnfino kiu okazas en malsama urbo de Kebekio aŭ Ontario. Ĉi-jare MEKARO okazos en la bela ĉefurbo de Kanado, Otavo. Venu sperti amikan etoson kun kanadaj samideanoj en ĉi tiu unika dulingva ĉefurbo!

Kiam: 18-20 de majo, 2013
Kie: Universitato de Otavo, Otavo, Ontario, Kanado.
Aliĝilo kaj informoj: www.mekaro.ca

by Jxenja A.

La Riverego 111: Vizito al Obama... ne tiu, alia!

Jxenja A.'s picture

Karaj, jen la ligilo al 111-a numero de La Riverego, bulteno de la Esperanto-Societo Kebekia: http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego111.pdf En tiu ĉi numero ni aperigas la trian artikolon el nia japana serio: ĉi-foje temas pri la vizito al... Obama (ne tiu, alia - vi komprenis!) kaj nia japana transformiĝo. Krome, atendas vin, interalie, artikolo pri Eleanor Roosevelt, pri Pacaj Mesaĝoj el Hiroŝimo kaj eĉ artikoleto en Interlingua. Eble vi trovos La Riveregon interesa kaj utila!

by Jxenja A.

Video pri NASK

Jxenja A.'s picture

Spektu la intervjuon kun Derek Roff, estrarano de ESF kaj instruonto de NASK 2013 http://youtu.be/3Mddb4_jeB0 "Mi ne povas promesi, ke oni lernos [Esperanton] dum oni dormas. Sed almenaŭ 12 horojn tage estas bona okazo por uzi la lingvon kaj sperti interparolojn kun tre diversaj kaj ofte tre interesaj homoj". Aliĝu al NASK nun kaj ŝparu 50 dolarojn! Pli da informoj: esperanto.org/nask/

by Jxenja A.

István Ertl instruos en la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) 2013!

Jxenja A.'s picture

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) – la plej malnova Esperanto-kursaro en Norda Ameriko (kun pli ol 40-jara historio!) kaj unu el la plej bonaj en la mondo – bonvenigas vin ĉi-jare en Nord-Karolino! Unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF, NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj ankaŭ profesiajn Esperanto-instruistojn de la tuta mondo.

Kiel en la lastaj du jaroj, ankaŭ NASK-2013 prezentas mallongan session, ĉi-foje en Raleigh, la ĉefurbo de Nord-Karolino. Alvenu la 26an de junio kaj foriru la 5an de julio – jen ok tagojn da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la belegaj muzeoj, variaj restoracioj kaj registaraj konstruaĵoj en Raleigh, ĉio en promendistanco de la kampuso.

Landa kongreso (kaj NASK) en Raleigh ĉi-jare

dgarygrady's picture

En 2013 la Kongreso de Esperanto-USA okazos ĉe William Peace University proksime al la urbocentro de Raleigh, Norda Karolino, de vendredo vespere la 5-a de julio ĝis lundo tagmeze la 8-a de julio.

Tuj antaŭe, la Norda Amerika Somera Kursaro de Esperanto okazos samloke de la 27-a de junio ĝis la 5-a de julio.

Do eblos ĝui Esperanton dum semajno kaj duono en bela loko proksima al multaj interesaj vidindaĵoj.

Plia informo aperos tre baldaŭ!

by dgarygrady

Intervjuo pri Esperanto al Radio Kanada Internacia!

Jxenja A.'s picture

Aŭskultu la intervjuon de Joel Amis, administranto de ESF kaj jam 17 jarojn membro de Esperanto-USA, al la Radio Kanada Internacia (angle) http://www.rcinet.ca/english/daily/interviews-2012/13-39_2012-12-14-inte...

by Jxenja A.

La Riverego 110 en la reto!

Jxenja A.'s picture

Legu elektronike La Riveregon, buntan kaj altkvalitan senpagan revuon de la Esperanto-Societo Kebekia! Atendas vin artikolo pri Japanio, daŭrigo de la serio pri planitaj lingvoj (ĉi-foje temas pri Volapuko), traduko de kanada humurrakonto, kaj pli! http://www.esperanto.qc.ca/files/riverego/Riverego110.pdf

by Jxenja A.

Contact us / Kontaktu Nin

Contact Us / Kontaktu Nin: eusa@esperanto-usa.org

Landa Kongreso * 2017 June 30 - July 3 * Annual Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso 2017 okazos en Raleigh, Nord-Karolino, Usono, 2017 ekde la 30-a de junio ĝis la 3-a de julio, 2017.
Retpaĝaro: https://landakongreso.org
Por aliĝi, vidu: Aliĝilo

EN English: The Annual US Esperanto Congress 2017 will be in Raleigh, North Carolina, USA, Jun 30 - July 3, 2017.
Website: https://landakongreso.org
To sign up, see: Registration

NASK * 2017 jul 4 - 13 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 4-a de Julio ĝis la 7-a de Julio ĉe Raleigh, Norda Karolino, ĉe la Universitato William Peace. Por vidi pli da detaloj aŭ aliĝi, klaketu ligilon NASK.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from July 4 to 13th, at William Peace University, in Raleigh, North Carolina. To see more details or sign up, click on NASK.

Poll

Which NASK is best for you?:

Current Bloggers

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes