Hodiaŭ aperis surrete nova ludo pri “alternativa realeco” en kiu Esperanto ŝajne ludos gravan rolon.
Laŭ filmeto ĉe la oficiala retejo, temas pri junulino suferanta de amnezio, kiu vekiĝas en sudafrika maiz-labirinto kun mistera tatuaĵo surbraka. En ĝi legeblas kvar vortoj en senmakula Esperanto: “Trovu la ringon perditan.” Jen artikolo pri la afero (anglalingva).
Kaŝita profunde en leĝa kontrakto ĉe la retejo troviĝas eta mencieto pri la subtenanto... la firmaego McDonalds.
Ĉu pluaj Esperantaĵoj aperos? Ni vidu....
A new “alternate reality” game was launched online today, in which Esperanto apparently plays an important role.
According to a film clip at the official website, it's about a young woman suffering from amnesia who wakes up to find herself in a South African corn maze. On her arm is a tatoo in perfect Esperanto that reads “Trovu la ringon perditan.” (“Find the lost ring.”) Here's an article about it.
Hidden deep in the site's legalese is a tiny mention of the game's sponsor... the corporate giant McDonalds.
Will more clues appear in Esperanto? We'll see...
Esperanto: Learning and Using the International Language.
By David Richardson.
See more recommendations for
beginners, next steps, and advanced readers.
Comments
Nova tradukejo • A new translation forum
March 7, 2008 de hoss, 1 jaro 17 weeks ago
Comment id: 1753
Hej, Reklamo!
March 7, 2008 de Ailanto, 1 jaro 17 weeks ago
Comment id: 1752
Trovita ĉe ARGNet:
<!-- [Pardonon, Ailanto: mi konservis la bildon en via afiŝo sed nuligis la ĉirkaŭan ligilon, kiu kondukis tra retejo kie ŝajne oni kalkulas statistikon pri “traklakoj.” Tiel Limako povos pli ĝuste scii, ĉu la reklamo sukcesis aŭ ne. -Hoss] -->
Jane McGonigal
March 6, 2008 de limako, 1 jaro 17 weeks ago
Comment id: 1751
Laŭ ĝisdatigo (rigardu je la suba flanko de la paĝo) la kreintino, Jane McGonigal, prelegos en Aŭstino venontamarde (la 11a). Eble iu el la Aŭstinanoj povos iri por lerni plu.
--
Steven BREWER
Plia informo
March 5, 2008 de hoss, 1 jaro 17 weeks ago
Comment id: 1750
Hodiaŭ la gazeto Wired eldonis iomete pli ampleksan superrigardon pri la afero. Ŝajnas, ke ankaŭ la olimpika komitato subtenas la ludon. Eble.
Laŭ la ĉefa retpaĝaro de la ludo, la celo estas “unuigi la mondon pere de ludado.” Hmm... ĉu pro tio la ligo kun la internacia lingvo? Multaj spuroj jam aperintaj ne estas anglalingvaj, sed uzas la portugalan, la korean ktp.
Mi suspektas, ke ĉe la sanfranciska reklam-firmao kie la ludo elpensiĝis, oni antaŭ longe petis konsilon de sperta Esperantisto... eble ni baldaŭ trovos, ke iu SFER-ano kulpas.
Ni respondu
March 4, 2008 de limako, 1 jaro 17 weeks ago
Comment id: 1746
Laŭ mi, jen estas momento kiam la Esperanto-movado devas agi/reklami/publikigi. Dum la estontaj tagoj miloj -- eble milionoj -- da homoj ekvidos kaj aŭdos pri Esperanto kiel io interesa kaj koninda. Eble ni aĉetu retajn reklamojn diversloke kie oni verŝajne diskutos la aferon -- tiaj reklamoj eble havos pli grandan efikon nun ol iam ajn pasintece aŭ estontece.
--
Steven BREWER
Ŝi petis komentojn
March 4, 2008 de KriZe, 1 jaro 17 weeks ago
Comment id: 1748
Oni komentu ĉe YouTube en Esperanto.... promesu ke ni enketos ĉe kongresoj kaj kluboj. Ni eĉ starigos detektivaron por esplori. (Nu, oni komitate diskutos ĝin, kaj poste, unuopa homo estos la motoro de la "grupo", kun multaj promesoj de helpo, sed sen vera helpo.)
Espereble la internacia lingvo ludos eĉ pli grandan rolon en la kampanjo. Ajnaokaze, ni bone notu ĉi tion... eble ni okazigu propran ludon en estonteco: "Kie estas la stelo?"