Skip to main content

Spesmiloj

pbrewer's picture

Ni trovos la signon por spesmiloj en venonta ellaso de la normo Unicode. Ĝi aspektas kiel "S" kun malgranda "m" skribita super la malsupra kurbo de la S. Jen:

spesmilo-signo

Iam, kiam via komputilo havas la novan signon, vi vidos ĝin ĉi tie: ₷.

Oni uzis spesmilojn inter eble 1907 (kiam ĝin proponis René de Saussure) ĝis 1918 (kiam oni likvidis la Ĉekbankon Esperantistan je la morto de la fondinto Herbert F. Höveler).

Spezmilo valoris 0.733 g (= 0.0236 troj-unco) da pura oro. Do, unu troj-unco valoris 42.43 spesmilojn. En 1907, 1 troj-unco valoris $20.67. Do, tiam, 1 spesmilo valoris proksimume 48.7¢. (Laŭ libroj, la valoro proksimumis "USD 0.50, RUR 1.00, CHG 2.50.")

Sed, kiom nun valoras spesmilo? Se la Esperantuja Centrabanko staris kontraŭ inflaco--kaj la spesmilo ankoraŭ valoras 0.0236 troj-uncojn da pura oro--ĝi valoras $21.40 (je la hodiŭa or-prezo). Se ne, eble ĝi ankoraŭ valoras nur $0.50....

de pbrewer

Comments

Interese!

Tim Westover's picture

Unikodo montras sin pli ampleksa, ol iu ajn bezonas . . .

Ie ĉe mi troviĝas ekzemplero de alia Esperanta valuto, nome "stelo." Laŭ mia memoro ĝi estas la nura valuto, kiu baziĝas je pano. Unu stelo = unu kilogramo da pano. Ĉu mi eraras?

May 28, 2008 de Tim Westover, 1 jaro 41 weeks ago

Monero egalas pano

pbrewer's picture

Vi tute pravas. Laŭ Esperanto and the Dream of a World Currency, la Universala Ligo kreis la stelon kun la valoro de pano.

May 28, 2008 de pbrewer, 1 jaro 41 weeks ago

Jes, sed...

limako's picture

Jes, sed la vera demando estas kiom da groŝoj en unu spesmilo?

--
Steven BREWER

May 27, 2008 de limako, 1 jaro 41 weeks ago

IO AJN estas valora pli ol

formiko's picture

IO AJN estas valora pli ol la dolaro, ĉar la Usona dolaro ne apogas per oro. Sen la oro normo, la regado povas "krei" kaj "malkrei" monon kiam ajn ili deziras.
Sed, mi volas spesmilojn kaj stelojn. :)

May 29, 2008 de formiko, 1 jaro 41 weeks ago

Eble

filipo's picture

Eble pli grava por la hodiauxa mondo, kiom da benzino oni acxetos kontraux unu spesmilo?

May 28, 2008 de filipo, 1 jaro 41 weeks ago

Ĝi ondas tro...

formiko's picture

La benzinprezo ŝanĝas ĉiutega...do ĉu eble unu funto da karno?

May 30, 2008 de formiko, 1 jaro 41 weeks ago

Enketo

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes