Skip to main content

NASK 2012: Frua Informo

bildo de Lee Miller

En 2012, NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro) okazos tuj post la Landa Kongreso, kaj en la sama loko.

La datoj de la Landa Kongreso estas 22-25 junio, 2012, ĉe la Universitato de Teksaso en Dallas.

NASK okazos de 26 junio ĝis 3 julio, ne nur en la sama loko, sed en la sama konstruaĵo kiel la Kongreso. Studentoj kiuj ne jam estos tie por la Kongreso alvenos 25 junio, kaj la tago de foriro estos 4 julio. NASK havos entute 8 tagojn de instruado.

Iu, kiu venos kaj por la Kongreso kaj por NASK, povos sperti 12 sinsekvajn tagojn en Esperantujo.

Detaloj pri instruistoj, studprogramo, kaj kosto aperos poste. Sed notu la datojn en via kalendaro nun!
_____

In 2012, NASK (the North American Summer Institute) will take place immediately following the national Congress, and in the same location.

The dates of the Congress are June 22-25, 2012, at the University of Texas at Dallas.

NASK will run from June 26 to July 3, 2012, not only in the same location but in the same building as the Congress. Students who are not already there for the Congress will arrive on June 25, and July 4 will be the date of departure. NASK will have a total of 8 days of study.

Anyone who comes for both the Congress and NASK can experience 12 days of living in Esperantujo.

Details about instructors, the courses, and costs will be available later. But mark your calendar now!

Amike,

Lee Miller

de Lee Miller

NASK * 2014 jun 29 - jul 8 * Summer Courses

EO Esperanto: La bonega kursaro NASK - Nord-Amerika Somera Kursaro okazos de la 29-a de Junio ĝis la 8-a de Julio ĉe Viktorio, BC, Kanado, ĉe la Universitato de Viktorio.

EN English: The excellent North American Esperanto Summer Courses (NASK), will be happening from June 29 to July 8, at The University of Victoria, in Victoria, British Columbia, Canada.

UEA Seminario Por Aktivula Maturigo * 2014 jul 9 - 10 * Strategy

EO Esperanto: Ĉu plaĉas al vi varbi? La UEA-seminario pri Aktivula Maturigo (AMO) – N-ro 2, okazos je 2014 julio 9-10 ĉe Sidneo, Brita Kolumbio, Kanado.

EN English: Want to get the word out? The Seminar about Strategy and Practice for Informing North America Aktivula Maturigo (AMO) - number 2, will be happening 2014 July 9-10 en Sidney, British Columbia, Canada.

Komuna Kongreso * 2014 Jul 11 - 14 * Communal Congress

EO Esperanto: La Landa Kongreso okazos ĉe Sidneo, BC, Kanado, 2014 julio 11-14, kune kun la Tut-Kanada konferenco de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA).

EN English: The Annual US Esperanto Congress will be in Sidney, British Columbia, Canada, 11 - 14 July, 2014, along with the Canadian Annual Congress of the Canadian Esperanto Association (KEA).

Enketo

Which NASK is best for you?:
Premium Drupal Themes by Adaptivethemes