Sekvaj Paŝoj por Progresantoj
Vi finis viajn unuajn lecionojn (la dek-lecionan kurson, ekzemple) kaj serĉas kiel lerni plu— tiu ĉi paĝo estas por vi! Sube trovu diversajn konsilojn kaj sugestojn.
Loka Grupo
Se vi volas lerni kiel paroli Esperanton— parolu! Kaj plej bone, interparolu kun aliaj homoj. Estas paĝo kie ni indikas diversajn lokajn grupojn de esperantistoj laŭlarĝe de Usono. Se ne estas loka grupo apud vi, starigu propran lokan grupon. Estas facile kaj eĉ se nur unu aŭ du aliaj homoj eklernos Esperanton kun vi, vi lernos multe pli rapide.
Kursoj
La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) (la 9-a ĝis la 27-a de julio, 2007) havas mezajn kaj superajn nivelojn.
Libroj
Jen kelkaj facilaj libroj por fruaj progresantoj:
- Dek Fabeloj de C. Kohrs
- Gerda Malaperis de C. Piron
- Ili Kaptis Elzan! de C. Piron
- Lasu Min Paroli Plu! de C. Piron
- Karlo de E. Privat
Por pli spertaj progresantoj estas:
- Vojaĝo en Esperanto-lando de B. Kolker (aĉetu ĉe retbutiko)
- Paŝoj al plena posedo de W. Auld
- Vere aŭ fantazie de C. Piron
- La Laŭta Vekhorloĝo de S. MacGill
- Faktoj kaj Fantazioj de M. Bouton
Ekzamenoj
Kelkaj organizaĵoj ofertas ekzamenojn de Esperanto. En Usono, la Asocio de Amerikaj Instruistoj de Esperanto (AAIE) ofertas tri nivelojn da ekzamenoj. Internacie, la Internacia Ligo de Esperantaj Instruistoj (ILEI) ofertas (sub la aŭspicio de UEA) elementan kaj mezan kaj superan ekzamenojn.
Interreto
Estas jam milionoj da paĝoj en Esperanto. Eĉ Google oni povas uzi en Esperanto. Kio interesas vin? Iu, ie, nepre faras tion. Serĉu! Trovu!



