Donaci al Esperanto-USA
Pasintjare, mi skribis pri mia kampanjo aranĝi ke mia universitato ebligu min donaci al ELNA. Dum la pasinta jaro, oni prenis iomete el mia salajro kaj donacis ĝin al ELNA -- almenaŭ supozeble: mi ĝis nun bedaŭrinde ne ricevis ian agnoskon ke oni ricevas la monon. (Kiel estrarano, mi supozas ke mi devas trakti kaj plibonigi kiel ni agnoskas tiajn donacojn. )
Ĉiaokaze, la tempo venas nun por elekti denove ĉu mi volas donaci plue, kaj al kiu. Kredu ĝin aŭ ne, en la presita listo de elekteblaj organizaĵoj nun troviĝas "Esperanto League for North America". (Ŝajnas ke ili ne ricevis la novaĵon ke la nomo de la organizaĵo ŝanĝiĝas). Mi iom timis ke mi devus telefoni ilin refoje por donaci plue, do mi tre ĝojis vidi ke jen ĉio estas en ordo. Kaj eble aliulo vidos ĝin en la listo kaj decidos donaci monon al ELNA ankaŭ. Verŝajne ne, sed jen plua perilo por ke oni vidu nian organizaĵon. Mi tre konsilas ke, se via dunganto ofertas la eblecon donaci tiele, esploru ĉu estus facile aldoni Esperanto-USA. Vi apenaŭ notos la mankon de $5 aŭ $10 monate, sed vi tiele reklamos Esperanton kaj la organizaĵo ja povas bone uzi tiun monon.
- limako's blog
- Login or register to post comments



