de Myrtis Smith

Estis unu kialo por mia ĉeesto de la Landa Kongreso de Esperanto-USA: ne eblis ricevi repagon por mia flugbileto.

Kvar monatojn pli frue mi finstudis la kurson de Duolingo. Mi estis trastudanta la kurson de Lernu, aktive partoprenante en la grupo en Facebook por Duolingo-lernantoj, kaj provante legi Gerda Malaperis. Pro la ekscitiĝo de burĝonanta esperantisto mi impulsiĝeme aliĝis al la kongreso kaj mendis flugon.

Dum la 30-minuta vojaĝo al la flughaveno, mi antaŭtime pensis: en kio mi enmiksiĝas?

La solaj homoj kiujn mi “konis” en Esperantujo estis membroj de la Facebook-grupo. Mi neniam antaŭe ĉeestis Esperanto-eventon. Kaj la solaj frazoj, kiujn mi efektive parolis estis nur hazardaj frazoj kun instruisto.

Irante al la kongreso mi sentis mikson de timo kaj malkonfido. Sed finfine, la kongreso estis unu el la plej interesaj aferoj, kiujn mi spertis dum longa tempo. Mi tre ĝojas, ke mi iris.

Mi eksciis ke la esperantistaro estas diversa, tre inteligenta, kaj ege bonveniga grupo. Mi renkontis homojn el ĉiuj sociaj grupoj kaj landopartoj. Doktoriĝintojn, homojn kiuj vaste vojaĝis, inĝenierojn, instruistojn, juristojn, studentojn… Ili kunvenis ne por plibonigi nur sin, sed ankaŭ la mondon.

Tiu estas la unua fojo kiam mi vere konstatis ke Esperanto estas ne nur lingvo, sed ankaŭ movado. Per Esperanto ni havas okazon rompi lingvobarilojn kaj tiel ŝanĝi la mondon.

La fakto, ke mi konis neniun, donis duonon de mia hezitemo ĉeesti. Mia malmulta sperto pri parolado de Esperanto estis la alia duono de la problemo. Kiel multaj komencantoj, mi sentis min komforta legante Esperanton, kaj mi komprenis inter 40-60% de parolado. Sed mi baraktis mizere kiam venis tempo vortigi miajn pensojn. Mi supozis, ke mi pasigos la plejparton de la kongreso ridetante kaj kapjesante silente. Sed mi malpravis.

La unuan tagon, homoj plejparte faris nur bazajn, facile respondeblajn demandojn. Aŭskultante konversaciojn, partoprenado fariĝis pli facila. Homoj ĉiam estis pretaj halti kaj klarigi aferojn. Ŝajne neniu ĝeniĝis pro tio ke mi parolis malrapide, konstante serĉante la ĝustajn vorton, verbo-tempon, aŭ korelativon. “Kiel oni diras…” funkciis por ĉio alia.

La prelegoj estis iom pli defiaj. Kvankam kelkaj celis komencantojn, la aliaj estis tute en Esperanto. Estis malfacile vere kompreni prelegon kiam oni kaptas nur duonon de la vortoj. Feliĉe, dum la manĝoj oni demandis (en la angla) “Ĉu vi komprenis tion, kion li diris?”

Kaj surprize por mi, oni multe parolis la anglan. Mi scias, ke iuj taksus tion negative (finfine, oni ĉeestas la kongreson por utiligi Esperanton). La konversacioj en la angla donis al mi oportunon vere ekkoni homojn, trovi komunajn interesojn, kaj ekscii pri iliaj spertoj kun Esperanto. La anglalingvaj konversacioj estis egale grava parto de mia kongresa sperto.

Mi sentas min dankema pro tio, ke mi ne ricevis repagon por mia flugbileto. Mi renkontis tiom da interesaj homoj. Mi energiiĝas pri starigo de loka klubo. Kaj… mi senpacience atendas la venontjaran kongreson en Seatlo!