Esperanto-USA (antaŭe la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) estas senprofita informada asocio en Usono. Ĝi funkcias tra la lando kiel komuna ligo por parolantoj kaj subtenantoj de la internacia lingvo Esperanto. Membroj havas diversajn aĝojn kaj parolas je diversaj niveloj, de komencantoj al fluaj parolantoj.

Esperanto-USA estas oficiala karitata organizo, laŭ la usona statuto 501(c)(3). Gvidas ĝin estraro helpe de diversaj komisionoj kaj komisiitoj.

Membreco

Aliĝi al Esperanto-USA!

Se Esperanto interesas vin, ni bezonas vian kotizon por flegi viglan, aktivan Esperanto-komunumon en Usono. Ekzistas oportunaj membrokategorioj por preskaŭ ĉiuj, inkluzive de lernantoj kaj tiuj, kiuj malmulte enspezas.

Oni povas membriĝi per nia retbutiko.

Membroj ricevas la jenajn:

  • nian dumonatan bultenon, Usona Esperantisto
  • rabatojn ĉe nia retbutiko:
    • 10% por novaj varoj
    • 25% por brokantaĵoj
    • 100% por multaj elŝuteblaj varoj
  • la manlibron The Handbook For New Members
  • la ĉiujaran Membrolisto kaj ĝisdatigon
  • rabaton por nia ĉiujara landa kongreso
  • rajton aperigi viajn blogerojn en nia TTT-paĝaro
  • la kontentiĝon scii, ke vi helpas Esperantujon en Usono!

Donacoj

Donaci al Esperanto-USA!

Kontribuoj al Esperanto-USA estas laŭleĝe subtraheblaj de la usona enspezimposto; ni uzas donacojn por antaŭenigi Esperanton en Usono. Inter la servoj estas instruado, libroj, abonservoj, sonregistraĵoj kaj periodaĵoj.

  • Donacoj per Paypal

  • Donacoj per nia retbutiko
    Per tiu ĉi metodo, oni povas elekti kiel ni utiligos la donacon, inkluzive de impost-subtraheblaj ebloj.

  • Uzu la servon Amazon Smile kaj elektu “Esperanto League for North America, Inc.” kiel vian preferatan karitaton. El ĉiuj viaj aĉetoj per Amazon Smile, Amazon donacos parton de la profito al Esperanto-USA — sen iu ajn kosto por vi.


Rilataj paĝoj