La volontularo de Esperanto-USA

Kio estas la volontularo? Ĝi estas listo de homoj kiuj volonte donos siajn tempon kaj talentojn laŭbezone.. Ĝi estas ankaŭ listo de vakaj postenoj ene de la Esperanto-USA, inkluzive de komitatoj kiuj bezonas pli da membroj.

Kiu povas proponi sin? Volontuloj estu membroj de Esperanto-USA. Neniuj specifaj kapabloj estas necesaj. Ne ĉiuj volontuloj devas estas fluaj parolantoj de Esperanto. Do kial vi hezitas? Proponu vian helpon hodiaŭ!

Kiel mi proponu min? Sendu al ni mallongan mesaĝon kiu listigas vian nomon, vian preferatan kontaktmetodon (ekz. retpoŝton, telefonon, Skajpon, ktp.), viajn kapablojn, preferatan laboron, nivelon de Esperanto-kapablo, kaj proksimuman kvanton da horoj ĉiusemajne, kiujn vi povas dediĉi. Se vi ne celas specifan postenon aŭ taskon, en ordo; ni kontaktos vin kiam aperas posteno kiu akordas kun viaj kapabloj, horoj, kaj preferoj.

Kiajn kapablojn mi listigu? Se vi opinias, ke io povas helpi nin, ne hezitu listigi ĝin. Jen ekzemploj: grafika fasonado, bildopretigo, librotenado, tajpado (aŭ retajpado), provlegado, tradukado, … denove, tiuj ĉi estas nur kelkaj ekzemploj. Efektive la plej grava donaco por ni estas via tempo!

Celo de la volontularo: Faciligi kaj kuraĝigi partoprenon per volontulado ene de Esperanto-USA kaj Esperantujo, motivigita de la ideo ke aktivaj partoprenantoj pli probable restos aktivaj. Volontuloj ankaŭ havos oportunojn uzi kaj plibonigi siajn lingvokapablojn, renkonti novajn amikojn kaj fari novajn kontaktojn, kaj plifortigi Esperantujon en Usono.

Vakaj postenoj: Jen la vakaj postenoj ĝuste nun. Se vi volas proponi vin, aŭ se vi mem volas listigi vakan postenon, bonvolu kontakti nin.

  • Grafika fasonisto
    Fasoni logotipojn kaj aliajn grafikajn elementojn por uzo en TTT kaj presitaj materialoj.
  • Regiona organizanto (ĉiuj regionoj)
    Regule interkomunikiĝi kun Esperanto-grupoj en via regiono de Usono, aktualigu iliajn kontaktinformojn, kaj aranĝi kunlaboron inter lokaj grupoj kaj la estraro de Esperanto-USA.