Partopreno en loka grupo estas tre utila maniero por ekzerci sin en Esperanto. Grupoj tra la lando kunvenas regule por prezenti lecionojn, konversaciojn, ludojn, kaj pli. Iuj grupoj kunvenas nur unu fojon monate; aliaj kunvenas plurajn fojojn semajne.

La grupoj listigitaj ĉi tie kunlaboras kun Esperanto-USA kaj ĝia Centra Oficejo. Se vi ne trovas vian grupon en la listo, aŭ se vi volas mem starigi novan grupon, bonvolu sciigi nin. Ni povas helpi pri planado, reklamado, kaj instrumaterialoj.