Skip to content

Pri Ni

Aliĝu al Esperanto-USA kaj helpu krei mondon, en kiu Esperanto kunigas lingvojn kaj kulturojn. Kune ni konstruas tutmondan komunumon bazitan sur kompreno, amikeco kaj komuna vizio: mondo, kie komunikado ne konas limojn — kaj kie via voĉo helpas realigi tiun vizion.

Valoroj

Esperanto-USA nutras amikajn ligojn inter siaj membroj, lokaj komunumoj, kaj la pli vasta Esperanto-komunumo pere de la aŭskultado kaj apogado de siaj membroj, prioritatigo de iliaj bezonoj, kaj pere de maniero profesia por antaŭenigi nian mision. 

Aprobita de la membraro dum la Dulanda Kongreso en 2025

Administrado

Klaku ĉi tien por legi pri la fondiĝo de Esperanto-USA kaj la historio de ELNA ĝis 2002!

La Oficejo de la Kasisto estas nova spaco gvidata de Matt BROOKS, la kasisto de Esperanto-USA, kiu celas antaŭenigi financan travideblecon kaj edukadon. Matt kundividas regulajn ĝisdatigojn — en Esperanto kaj la angla — por klarigi kiel kontribuoj de membroj subtenas la mision de Esperanto en Usono, elstarigas financajn raportojn, kaj ofertas gvidadon pri stipendioj.

Estraro

La Estraro de Esperanto-USA dediĉas sin al disvastigado kaj subtenado de Esperanto en Usono. Ĝin konsistigas homoj pasiaj kaj spertaj, kiuj gvidas la strategian evoluadon de la organizaĵo, certigas la efikan plenumon de ĝiaj projektoj kaj klopodas pligrandigi la Esperanto-komunumon. Per sia gvidado kaj vizio, la Estraro strebas krei viglan kaj inkluzivan medion por esperantistoj kaj lernantoj tra la tuta lando.

  • Prezidanto: Brandon SOWERS elektita 2023
  • Vicprezidanto: Quintyn “Kuo” BOBB elektita 2023
  • Kasisto: Matthew “Mateo” BROOKS elektita 2024
  • Sekretario: Charlotte “Ĉaro” BURTON elektita 2025
  • Direktoro: Enrique “Enriko” HARO MÁRQUEZ elektita 2023
  • Direktoro: MALPLENA 2024
  • Direktoro: Peggy DOLTER elektita 2024
  • Direktoro: Isabel GARDNER elektita 2024
  • Direktoro: Kinen CARVALA elektita 2025
  • Direktoro: Izaak “Izako” ZAWYRUCHA-MOORE elektita 2025

Kontaktu la estraron ĉe secretary@esperanto-usa.org

Centra Oficejo

La Centra Oficejo de Esperanto-USA, kun nia Direktoro, Program-Administranto kaj du sindonemaj Redaktoroj, ludas esencan rolon en la ĉiutaga funkciado de la organizaĵo. Niaj Direktoro kaj Program-Administranto administras taskojn, kunordigas projektojn kaj agas kiel gravaj ligiloj ene de la Esperanto-komunumo. Niaj Redaktoroj respondecas pri la kreado de altkvalitaj eldonaĵoj kaj rimedoj, kiuj informas kaj engaĝas niajn membrojn. Kune, la teamo de la Centra Oficejo senlace laboras por subteni la mision de Esperanto-USA.

  • Ĉefdirektoro: Amanda SCHMIDT
  • Program-Administranto: Hayden HENDRICKS
  • Editor: Alena ADLER
  • Editor: Lua HALL

Komitatoj

Grandan parton de la laboro de Esperanto-USA plenumas volontulaj komitatoj. Se vi ŝatus partopreni en iu el la subaj komitatoj, bonvolu kontakti nin!

  • Komitatoj laŭ nia statuto:
    • Komitato pri Financoj
    • Loka Kongresa Komitato
    • Nomuma Komitato
    • Komitato pri Voĉdonkalkulado
  • Specialaj kaj porokazaj komitatoj:
    • Komitato pri Komunikado
    • Komitato pri Edukado
    • Plenumkomitato
    • Komitato pri Membreco
    • Komitato pri Projektoj