Skip to content

Eldonejo Guteto

Ekkonu Guteton, la novan eldonejo-projekton de Esperanto-USA!

Per la nomo ‘Guteto’, ni omaĝas la agadon de Morojo (Myrtle Douglas), usona Esperantistino aktiva dum la 30aj kaj 40aj jaroj en Los-Anĝeleso. Morojo eldonis propran sciencfikcian fanzinon nomitan ‘Guteto’ inter 1941 kaj 1946. En la paĝoj ŝi propagandis Esperanton al la tiama sciencfikcia komunumo, varbis sciencfikciulojn membriĝi en diversaj Esperanto-asocioj (EANA, IEL, LEA-NA, kaj SAT), kaj peris informojn de Esperantistoj serĉantaj korespondantojn post la dua mondmilito. Ŝi ankaŭ redaktis la Satanan Bultenon, kio funkciis kiel la ĉefa organo de SAT dum la okupado de Francujo inter 1940 kaj 1945.

Ŝi ankaŭ estas nun konsiderata kiel la patrino de fantazia rolkostumado, ĉar ŝi kreis kaj debutis dum la unua monda sciencfikcia kongreso, okazinta dum la 1939a Monda Foiro en Novjorko. Lastatempe malkovriĝis, ke ŝi ankaŭ portis la kostumojn dum la samtempe  kaj samloke okazinta usona kongreso de Esperanto!

Kunlaborante kun la jam ekzistantaj eldonejoj de Esperanto-literaturo ni deziras kontribui al la riĉigo de Esperanto-kulturo per nia nova eldonprojekto de bitlibroj.

Ni okupiĝos pri usonaj verkistoj, kiuj verkas originale en Esperanto. Ni ankaŭ eldonos edukmaterialojn por anglalingvaj Esperanto-lernantoj. Per reeldonado de klasikaĵoj, ni denove alirebligos kernajn librojn de nia kultura heredaĵo. Elkoran bonvenon al nova ĉapitro en la vivo de Esperanto-USA!

Nia unua projekto estos kolekto de sciencfikciaj noveloj. Se vi deziras esti la unua kiu ekscios pri la evoluo kaj novaj okazaĵoj pri tiu ĉi eldonprojekto, bonvolu entajpi vian retadreson kaj ni sendos al vi la novaĵojn, rekte en vian leterkeston! Dankon!

Dankon!

Ni baldaŭ kontaktos vin kun pliaj detaloj.

Eventuale, se vi pretas helpi nian laboron per plenigado de nia enketilo pri bitlibroj, vi trovas ĝin per la suba butono.


Ĉu vi jam havas ideon pri libro kiun ni eldonu?

Vi estas en la ĝusta loko! Notu, ke nin plej interesas reeldoni esperantajn klasikaĵojn, novajn originalaĵojn, aŭ tradukojn el usona literaturo.

Ĉu vi jam havas (preskaŭ) pretan projekton kiun vi volus, ke ni konsideru kadre de la eldona laboro? Ĉu estas libro, kiun vi aparte volas vidi eldonita?

← Back

Your message has been sent