Skip to content

La 8a Usona Bona Film-Festivalo Komenciĝas

Esperanto-USA fiere anoncas la komencon de la 8a Usona Bona Film-Festivalo (UBFF), internacia filmkonkurso kiu festas la kreemon, diversecon, kaj la tutmondan komunumon de Esperanto.

Ekde sia lanĉo en 2021 de Alekso MILLER, la UBFF inspiris filmfaristojn el la tuta mondo krei originalajn mallongajn filmojn en Esperanto, lingvo kreita en 1887 por helpi homojn komuniki trans kulturaj kaj lingvaj limoj. 

“Ĉe Esperanto-USA, nia misio estas antaŭenigi Esperanton kaj helpi pli multe da homoj malkovri ĝian valoron kiel ilo por internacia komunikado kaj kultura interkompreniĝo,” diras Amanda SCHMIDT, ĝenerala direktoro de Esperanto-USA. “La Usona Bona Film-Festivalo subtenas tiun mision; ĝi montras, ke Esperanto estas vivanta lingvo por krei, kunsperti rakontojn, kaj kunligi homojn tra la mondo. Per filmo, ni povas interesi novulojn pri Esperanto en moderna kaj kreema maniero.”

Ĉi-jare Esperanto-USA ĝojas bonvenigi Aaron FINGTAM kiel festivalestron. Lia filmo Malbonŝanca Kulero gajnis la unuan premion pasintjare, kaj li ankaŭ aktoris en Bona Esperanto por la Ĉiutaga Vivo, kiu ricevis la duan premion.

La konkurso estas malferma al ĉiuj, kaj partopreno estas tute senpaga. Por konkursi, filmoj devas:

  • esti malpli ol kvar minutojn longaj
  • esti tute en Esperanto
  • enhavi almenaŭ dek unikajn parolatajn Esperanto-vortojn
  • kaj inkluzivi la ĉi-jaran postulatan rekviziton: ringo

Kvin ĵurianoj taksos la filmojn kaj aljuĝos monpremiojn al la dek plej elstaraj filmoj:

🥇 Unua premio: $1200
🥈 Dua premio: $800
🥉 Tria premio: $600
🎬 Kvara ĝis deka premio: po $200

La limdato por sendi filmojn estas la 1a de oktobro 2026 je 23:59 novjorkhorzone.

Esperanto-USA invitas ĉiujn — de spertaj filmfaristoj ĝis novaj komencantoj — partopreni kaj montri sian kreemon al la tutmonda Esperanto-komunumo.

Se vi havas demandojn, mesaĝu “filmfestivalo@esperanto-usa.org” aŭ uzu la oficialan Telegram-babilejon.

En nia bulteno