Skip to content

2024 Q4 Financial Update | 2024 K4 Financa Ĝisdatigo

EN version

Dum ni fermas 2024, ni ĝojas sciigi al vi la progreson, kiun ni faris, kaj niajn planojn por la estonteco. En ĉi tiu lasta kvaronjaro, ni koncentriĝis pri fortigo de la financa bazo de la organizaĵo, poziciigante nin por transforma 2025. Jen resumo de nia nuna stato:


Financaj Elstaraj Punktoj

Enspezoj:
En K4, ni ricevis $12,407 en enspezoj, ĉefe el membreckotizoj kaj renovigoj, donacoj, kaj vendoj de nia librejo. Krome, $30,000 estis transdonitaj el nia nelimigita investa konto al nia banka konto por certigi, ke niaj operaciaj rezervoj plenumas plej bonajn praktikojn.

Elspezoj:
Ni elspezis $30,596 dum la kvaronjaro por premioj de la UBFF, stipendioj, kaj gravaj investoj en profesiaj servoj (ekz., kontado kaj impostopreparo) kaj salajroj. Grava paŝo estis nia aliĝo al profesia kontada firmao, kiu helpis nin prepari kaj sendi precizajn financajn raportojn kaj poziciigi nin por ĝustatempe sendi nian neprofitcelan federacian impostan deklaron (Formularo 9901) en la estonteco.

Neta Efiko:
Dum K4 montris operacian deficiton de $18,190, tio estis kompensita per $41,100 da neefektigita rento, rezultigante netan kreskon de $22,910 en aktivoj. Ĉi tiuj gajnoj reflektas nian engaĝiĝon al respondeca administrado de membraj kaj donacantaj fondusoj.


Fondusoj kaj Investoj

Unu el la plej gravaj mejloŝtonoj en ĉi tiu kvaronjaro estis la starigado de dediĉita Fondusa Konto. Ĉi tiu konto, nun apartigita de nelimigitaj investoj, ebligas al ni pli precize spuri fondusojn, kiuj estas donacit-celitaj. Je la 31-a de decembro, la Fondusa Konto enhavas $277,708. En 2025, ni planas uzi antaŭplanitan 10%-an retiraĵon el fondusoj por subteni programajn elspezojn. Ekde 2026, ni planas adopti jaran retiraĵon de 4-5%, kio kongruas kun industriaj plej bonaj praktikoj.

Nia nelimigita investa konto staras je $314,208 post transdono de $30,000 por subteni niajn operaciajn rezervojn. Sed atentu: ĉi tiuj aktivoj ankoraŭ estas destinitaj esti uzataj dum longa periodo. Sekve, ni aplikos ankaŭ antaŭplanitan, malgrandan retiraĵon ĉiujare por parte financi la operaciajn kostojn de la Centra Oficejo, inkluzive de la Librejo kaj Usona Esperantisto (UE).

Rigardante antaŭen, ni ĝojas daŭre provizi kaj interretan aliron al UE kaj profesian, presitan version, uzante nian neprofitcelan rabaton por presado kaj sendo. Por doni iom da kunteksto, la presita versio, sendita al ĉiuj membroj, kostas $4,000 jare, kio estas 2+% de niaj totalaj elspezoj (kaj eĉ malpli kompare kun nia jara enspezo). La estraro diskutos opciojn por permesi al homoj elekti ne ricevi la paperan version per la nova membro-direktoro/administra sistemo, kiun ni esploras, tamen, pro la tre malgranda efiko sur la buĝeto, ni sentas nin bone pri la valoro, kiun ĝi alportas al niaj membroj.

Dume, la Reed Trust (apartigita ento, kiun ni administras) tenas $405,741. Kiel rememoro, laŭ la jura dokumento kiu starigis la fonduson, ni respondecas direkti 90% de ĝiaj kvaronjaraj enspezoj por subteni Esperanto-edukajn programojn, kaj konservi 10% por kovri niajn kostojn en administrado de la fonduso. En 2025, ni planas dediĉi la tutan 90% al subteno de NASK (la Nordamerika Somera Kursaro), semajna enmergiĝa kurso, kiu okazos en Toronto ĝuste antaŭ la Dulanda Kongreso.


Rigardante Antaŭen al 2025

Dank’ al la laboro farita en 2024 por transdoni niajn financajn registrojn al QuickBooks Online, aliĝi al profesia kontada servo, aliĝi al profesia servo por prepari la organizan Formularon 990, ĝisdatigi kaj reorganizi la librejon, kaj efektivigi kvar esencajn financajn kaj konformecajn politikojn, ni eniras 2025 kun multe da vento en niaj veloj. Ĉi-jare, post pluraj jaroj ni ankaŭ kreis ampleksan buĝeton2. Vi vidos pli pri tio baldaŭ! Niaj celoj por ĉi tiu jaro inkluzivas:

  • Lanĉi monkolektan strategion por diversigi enspezofontojn kaj redukti nian dependecon je fondusoj.
  • Plifortigi nian partnerecon kun la Esperantic Studies Foundation.
  • Esplori subvenciajn eblecojn por certigi konstantan financadon por gravaj iniciatoj.

Ni certas, ke ĉi tiuj paŝoj ebligos al ni kreski kaj progresigi nian mision dum ni konservas la financan sanon de la organizaĵo.


Dankon pro viaj daŭraj subtenoj kiel membroj kaj donacantoj. Kune, ni konstruas pli brilan estontecon por Esperanto-edukado kaj aktivado. Se vi havas demandojn aŭ volas pli da detaloj, ne hezitu kontakti min ĉe kasisto@esperanto-usa.org. Ankaŭ, trovu pli oftajn artikolojn kaj ĝisdatigojn ĉe https://www.esperanto-usa.org/finances!


EN version

As we close out 2024, we’re excited to share the progress we’ve made and our plans for the future. This past quarter, we focused on strengthening the organization’s financial foundation, positioning us for a transformative 2025. Here’s a look at where we stand:


Financial Highlights

  • Income:
    In Q4, we received $12,407 in income, primarily driven by membership dues and renewals, donations, and our bookstore sales. An additional $30,000 was transferred from our unrestricted investment account to our bank account to ensure our operating reserves meet best practices.
  • Expenses:
    We spent $30,596 during the quarter, on prizes for the UBFF, scholarships, and major investments in professional services (e.g., accounting and tax preparation), and salaries. Notably, we onboarded to a professional accounting firm which helped us finalize accurate financial statements and position us to file our Form 9903 federal non-profit report on time in the future.
  • Net Impact:
    While Q4 showed an operating loss of $18,190, this was offset by $41,100 in unrealized investment gains, resulting in a net asset increase of $22,910. These gains reflect our commitment to responsible stewardship of member and donor funds.

Endowments and Investments

One of the most significant milestones this quarter was the establishment of a dedicated Endowment Account. This account, now separated from unrestricted investments, allows us to track donor-restricted funds with greater accuracy. As of December 31, the Endowment Account holds $277,708. In 2025, we plan to use a pre-planned 10% draw from endowments to support programmatic expenses. Beginning in2026 we plan to adopt a 4-5% annual draw, which is aligned with industry best practices.

Our unrestricted investment account stands at $314,208 after a $30,000 transfer to bolster our operating reserves. Before you get too excited: these assetsare also meant to be used over a long period of time. Therefore we’ll be applying a fixed, small percentage drawdown each year to offset operating costs of the Central Office, including the Bookstore and Usona Esperantisto (UE).  

Looking forward, we’re excited to continue providing both online access to UE and a professional, printed version utilizing our non-profit discount for printing and shipping. To give some context, the print version which is mailed to all members costs $4,000 annually, which is 2+% of our total expenses (and less than that when compared to our annual revenue). The board will discuss options for people to opt-out of receiving the mailing if desired through the new membership directory/management system we’re investigating, however given the very low impact on the budget, we feel good about the overall value it’s providing to our members.

Meanwhile, the Reed Trust (a separate entity we manage) holds $405,741. As a reminder, in accordance with the legal document that established the trust, we are responsible for directing 90% of its quarterly income to support Esperanto educational programs, and retain 10% to cover our costs in managing the trust. . In 2025, we are planning to dedicate the entire 90% to supporting NASK (the Nordamerika Somera Kursaro), a weeklong immersive course which will be happening in Toronto just prior to the Dulanda Kongreso.


Looking Ahead to 2025

Thanks to the groundwork laid in 2024 to convert our financial books to QuickBooks Online, onboard to a professional accounting service to manage our accounting, onboarding to a professional service to prepare the organization’s Form 990, updating and overhauling the bookstore, and implementing four required finance and compliance policies, we’re entering 2025 with momentum. This year is the first in a while for which we’ve built a comprehensive budget4. You’ll see more on that soon! Our goals for this year include:

  • Launching a fundraising strategy to diversify income sources and reduce reliance on endowments.
  • Strengthening our partnership with the Esperantic Studies Foundation.
  • Exploring grant opportunities to secure sustained funding for major initiatives.

We’re confident these steps will enable us to grow and advance our mission while preserving the financial health of the organization.


Thank you for your continued support as members and donors. Together, we’re building a brighter future for Esperanto education and advocacy. If you have questions or want more details, don’t hesitate to reach out to kasisto@esperanto-usa.org. Also, find more frequent articles and updates on https://www.esperanto-usa.org/finances


  1. Formularo 990 estas la deklaro postulata de la IRS, kiu priskribas la alt-nivelajn financajn agadojn de la neprofitcela organizo same kiel plurajn regularajn elementojn pri politikoj kaj administrado. ↩︎
  2. Ampleksa buĝeto reprezentas la planitajn kaj la enspezojn kaj la programajn kaj operaciajn kostojn de la neprofitcela organizo. Dum la lastaj jaroj, E-USA nur preparis operacian buĝeton, dum granda parto de la programaj aŭ “fondusaj” elspezoj estis spurataj aparte per la administrantoj de tiuj fondusoj. ↩︎
  3.  The Form 990 is the IRS-required filing describing the non-profit’s high-level financial activities as well as several governance items regarding policies ↩︎
  4.  A comprehensive budget represented the income, programs, and operating costs of the non-profit organization. Over the past several years, E-USA only prepared an operating budget with much of the program, or “fund” expenses being tracked offline by fund managers. ↩︎