Hejmo
Esperanto-USA (alinome Esperanto League for North America, Inc.) estas senprofita informada asocio en Usono. Ĝi funkcias kiel komuna ligilo tra la lando por parolantoj kaj subtenantoj de la internacia helplingvo Esperanto. Niaj membroj havas diversajn aĝojn kaj parolas je diversaj lingvo-niveloj, de komencanta ĝis denaska flueco. (Legu pli …)
- Peti informpaketon
- Ni senpage sendos al vi liston de konsiloj kaj rimedoj por tiuj, kiuj volas lerni Esperanton.
- Trovi lokajn grupojn
- Serĉi proksimajn klubojn, kursojn, konversaciajn rondojn, Meetup-grupojn, ks.
- Esplori nian retbutikon
- Ni vendas librojn, muzikon, ludojn, glumarkojn, kaj pli. Membroj ĉiam ricevas rabatojn.
- Legi nian gazeton
- Usona Esperantisto prezentas novaĵojn kaj artikolojn en kaj Esperanto kaj la angla. Pasintaj numeroj estas libere alireblaj por ĉiuj.
- Donaci al Esperanto-USA
- Ni subtenas kursojn, lokajn grupojn, libro-eldonadon, stipendiojn por lernantoj, kaj pli – kaj ĉio ĉi kostas. Ni bezonas vian helpon!
- Aliĝi al Esperanto-USA
- Membroj ricevas diversajn servojn kaj ili helpas nin flegi viglan, aktivan parton de Esperantujo en Usono.