Skip to content

Programo

Ni nuntempe finpretigas la detalojn por ĉi tiu paĝo. Bonvolu noti, ke la informoj sube estas provizoraj kaj povas ŝanĝiĝi.

Informoj pri Alveno kaj Foriro

NASK: Bonvolu alveni antaŭ la 17a horo la 27an de junio. La vespermanĝo de la 27a de junio estos la unua manĝo provizita ĉe NASK. La kurso finiĝos je la 14a horo vendrede, la 3an de julio. Ni invitas partoprenantojn de NASK resti iom pli longe post la fino de la kurso la 3an de julio por foliumi la kongresan librovendejon de E-USA laŭplaĉe.

Landa Kongreso: La akceptejo kaj la konferenca librovendejo malfermiĝos je la 14a horo la 3an de julio, kaj la unua aktiveco, Interkonaj Ludoj (Glacirompilaj Ludoj), komenciĝos je la 17a horo. La konferenco finiĝos post la matenmanĝo lunde la 6an de julio, kiu finiĝos je la 9:30 h. Tiuj, kiuj deziras resti por nia Postkongresa Ekskurso la 6an de julio, povas resti por plia nokto kaj foriri marde matene, la 7an de julio.

Programo

Programdetaloj venos kiam registritoj sendos proponojn pri konferencaj sesioj en siaj aliĝiloj.

Festo de la 4-a de Julio

La ĉi-jara konferenco inkluzivas specialan feston de la 4-a de julio sabatvespere sur krozoŝipo. Nia Vespermanĝo kaj Artfajraĵa Krozo de la 4-a de Julio ofertas unikan observejon por spekti la artfajraĵan spektaklon dum ĝi lumigas la urbocentran horizonton kaj reflektiĝas de la akvoj de Lago Erie. Antaŭ ol la ĉielo lumiĝos, gastoj ĝuos malstreĉan ekskurson laŭlonge de la Rivero Cuyahoga kaj la haveno, ĝuante vidojn de la Flats kaj la Norda Marborda Haveno.

Bongusta bufeda vespermanĝo estos servata surŝipe, kun veganaj kaj vegetaraj opcioj haveblaj. Post kiam la artfajraĵo finiĝos, la festo daŭros kun surŝipa diskĵokeo ludanta diversajn furoraĵojn.

Publika prelego pri Esperanto-historio en Klevlando

La historio de Klevlando havas fascinan ligon al Esperanto.  Lidia Zamenhof, la filino de L. L. Zamenhof, vojaĝis al Klevlando en 1937 dum sia instruado de la lingvo en Usono, 5 jaroj antaŭ murdiĝi de la Nazioj post ŝia reveno al Pollando.  Loka emerita CSU profesoro Jeremy Genovese rakontos al ni pri ŝia vizito al Klevlando kaj aliaj interesaj Esperanto-historieroj de la urbo. La prelego estos malferma al la publiko kaj en la angla.  Ni antaŭĝojas bonvenigi la pli larĝan komunumon en nian kongreson.

Elstara bildo: “Cleveland Night Skyline” de Erik Drost. Tondita de SashaFromSolon. Licencita sub Krea Komunaĵo Atribuo 2.0 (CC BY 2.0). https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Cleveland_night_skyline,_January_2025.jpg