TAKE: Ĵaŭde

limako's picture

Hodiaŭ matene, dum mi trinkis kafon, aliulo rigardis programon. "Kion mi faru?" mi demandis. Ŝi rigardis min strange.

"Vi devas fari la diskutrondon -- via nomo estas en la programo kiel partoprenanto!"

"Ĉu vere? Lasu min vidi tion!" mi diris. Sed ŝi pravis. Do, mi partoprenis diskutrondo pri "Novaj manieroj de tutamerika kunlaborado ene kaj eksteren de la esperantokomunumo." Ĝi fakte estis sufiĉe interesa kaj donis al mi la eblecon diri kelkajn gravajn aferojn. Plej grave, ĝi donis al mi la eblecon rakonti pri mia sperto serĉi subvencion por EKI, per kiu oni uzu Esperanton por instrui "ion" kaj la esperantistoj ne volis instrui "ion" kaj la fakuloj pri "io" ne volus subteni Esperanton. Mi ankaŭ parolis pri mia decido fariĝi la komisiito pri lokaj grupoj kaj por E-USA kaj por Amerika Komisiono kaj provi aranĝi ĝemeliĝojn.

Posttagemeze, okazis la eksurso al la botanika ĝardeno. Oni kunvenis je la 13a kaj vojaĝis per metroo ĝis la ĝardeno. Normando, kiu dum multaj jaroj laboras ĉe la ĝardeno, gvidis nin tra la vitraj domoj kaj ĝardenoj kaj ege kaj evidente ĝuis la atenton kiun li ricevis de liaj kunlaborantoj pri la grupo de esperantistoj kaj nia stranga lingvo. Ni vizitis kelkajn vitrajn domojn, eble 4, kaj la originalan francan ĝardenon, ĝardeno pri legomoj, florĝardeno, ĝardeno pri indiĝenaj popoloj, japana ĝardeno, ĉina ĝardeno, kaj finiĝis ĉe la insekta muzeo kie mi plejparte nur sidis ĉar, post kvar horoj de marŝado, miaj piedoj doloris.

Mi ŝatis ĉiujn ĝardenojn, plej ŝatis la malsamecon inter la ĉinaj kaj japanaj ĝardenoj. Ĝi estis ĉirkaŭita per muroj kiel imperiestra ĝardeno de la 13a jarcento kaj enhavis kelkajn konstruaĵojn. Ĉiuj estis konstruitaj en Ŝanhajo, pecigitaj, kaj senditaj per ŝipo al Kanado. Oni rekonstruis ĉion dum tri jaroj. La efiko estas ege trafa. Ĉie estas intence kreitaj pejzaĝoj. Sed ili ne estis natur-aspektaj. Ĉie estis ne-naturaj koleroj: ruĝaj muroj kaj la akvon oni bluigis. Kompare, en la japanaj ĝardeno, ĉie oni ekuzis la naturon kaj zorge pensis pri kiel elĉerpi pli da lumo por la akvofaloj kaj krei naturan ombron en la ĝustaj lokoj. Oni kreis kanalon plenita per ŝtonoj ĉirkaŭ la dometo ĉar la sono de akvo falinta de la muro, faras pli muzikan sonon.

Poste mi vespermanĝis kun d-ro Read ĉe la vjetnama manĝejo. El ĉiuj, kiun mi provis, mi ŝatis tion la plej bonan kaj eĉ aĉetis la saman manĝon refoje.

Okazis "amika vespero" ĉe la Bistro kun muziko kaj amuzaĵoj de amikoj kaj partoprenantoj. Jam frue, mi ekiris kaj revenis al la loĝejo.

Morgaŭ okazos nur la fermo kaj tuj post mi ekiros hejmen.