Koran dankon al la Austina Klubo!

AMIKEMA's picture

Mia edzo, mia filo Kevin kaj mi volas danki la Austinajn samideanojn pro la ege agrabla vespermangho kiun ni ghuis la pasinta vendredo.

D-ro Read, Nehundo kaj James akceptis mian malfruan inviton renkonti kaj kunvespermanghi dum mia vojagho tra Teksaso. Char mia edzo kaj filo ankorau ne parolas Esperanton, la plej parto de la konversacio estis angle.

Mi ankau dankas al Elizabeto kaj al Filipo pro la fulmrapida reago al mia renkontigh-peto. Mi ricevis telefonvokon el D-ro. Read tuj post la fino de mia konversacio kun Elizabeto.

Ili faris bonegan laboron bonvenigante mian filon denove al Usono post pli ol du jaroj en Irako. La bona novajho pri tio estas ke Kevin forlasos la armeon en julio, je la fino de sia kontrakto kaj li jam havas kelkajn alogajn laborproponoj en la kampo de telekomunikado. Mi elkore esperas ke la armeo ne decidos plilongigi la kontrakton...

Mia edzo kaj James multe parolis pri iliaj malnovaj tagoj laborante por la usona mararmeo, precipe pri "tradicioj" kiel la transiro de la ekvatoro por ighi "shellback".

Do, mi elkore dankas al ili kaj al la aliaj kiuj ne povis cheesti pro la malfrueco de mia invito.

La plej bonajn dezirojn por la nova jaro.

Samideane,
Mar =)