Skip to main content

rezultoj de la voĉdonado

filipo's picture

Jen la rezultoj de la lastatempa voĉdonado en Esperanto-USA pri tiuj, kiuj gajnis.

  • Prezidanto: Phil Dorcas, deĵoras ĝis 2011
  • Vic-prezidanto: Tim Westover, deĵoras ĝis 2011
  • Estrarano: Mar Cardenas, deĵoras ĝis 2011
  • Estrarano: D. Gary Grady, deĵoras ĝis 2011
  • Estrarano: Ros Haruo, deĵoras ĝis 2011

La voĉdonado okazis tute statute, kiel kutime. La komitato, kiu kalkulis la balotilojn estis Viĉjo Harris, Julie Spickler, kaj Robert Read. Dankon al tiu komitato por labori tre noktem ĉe nia landa kongreso en Montrealo. Ili laboris post la distra vespero sabaton, la 12an de julio, 2008. Ni anoncis la rezultojn dum la dua aferkonsido de Esperanto-USA, dimanĉon posttagmeze, la 13an de julio, 2008.

Ni multe dankas la antaŭajn estraranojn, kiuj servis bonege dum ties deĵoro: Vic-prezidanto Steve Brewer, estrarano Robert Read, estrarano D. Gary Grady, kaj estrarano Tim Westover.

Por la tuta listo de estraranoj estas ĉe Current Officers and Board of Directors.

Amike raportas Filipo Dorcas, prezidanto, Esperanto-USA

by filipo

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes