Novaĵo el Nov-Ĵerzejo

NJ_Esperantist's picture

Mia ekpozicieto ĉe la loka biblioteko ĵus finiĝs. Tamen, ĝis nun mi ne rimarkis eĉ unu Informpeton al E-USA el mia ŝtato. Eble neniu rimarkis la ekpozicieton. Eble neniu interesiĝis pri Esperanto. Iukaze dum aprilo la studentoj de mia kara edzino kantos publike dufoje(!) unu mallongan kanton en Esperanto. Unu el la 'koncertoj' okazos en loka vendejaro. Ni esperu ke la faro interesos iun. Mi atendas la multajn Informpetojn. ;-)

En alia novaĵo, ŝajnas ke la Esperantistoj de Nov-Ĵerzejo renkontiĝos en printempo ĉe la Universitato de Rutgers (New Brunswick.) Pli da informo venas.

Ni Laboru kaj Esperu
Dave

Kiom?

Mi vidis iufoje la statistikon pri kiom ofte oni devas vidi iun antaŭ ol agi pri tio. Mi ne plu memoras la ciferon: ĉu 8? 10? Iom tia. Por multaj homoj, via ekzpocio estas "unu". Por aliaj, eble "sep". Rimarku pri la propra historio: Kiam vi unue aŭdis pri Esperanto? Kaj kiom da jaroj ĝis vi finfine lernis? Eble vi estas iu strangulo, kiu tuj forĵetis ĉion alian kaj kuris for por lerni Esperanton. Por mi, estis pli ol dek jaroj. Eble post dek jaroj, junulo venos al vi kaj diros "Mi decidis lerni Esperanton kiam mi vizitis la bibliotekon kaj vidis ekspozion pri ĝi, sed nur komencis antaŭ du monatoj." Ne perdu esperon. Ĉiun semon, eĉ se ĝi ne komencas kreski tuj, eble restos ie sekure kaj, kiam la kondiĉoj taŭgos, estos preta.

--
Steven BREWER

Menciinda

Mi devas konfesi ke estas kelkaj aliaj lokoj kie mi povas ekspozicii. Ankaŭ, mi forgesis mencii ke la biblioteko akceptis donacitan vortaron por aldoni al sia kolekto.

Mia venonta (kiam mi aranĝos ĝin) ekspozicio estos ekster mia kantono. Tiu bibliotek-sistem ne havas eĉ unu Esperantan libron!

Dave RUTAN
Nov-ĵerzeja Esperantisto
A New Jersey Esperantist
http://esperanto-nj.tripod.com