Senkulpa sakrado

hoss's picture

Lastatempa afiŝo de Steve Brewer pri sakrado memorigis min pri la amuza (sed bedaŭrinde, nur anglalingva) libro Surely you're joking, Mr. Feynman! biografio pri la fama fizikisto Richard Feynman.

Kompreneble, Esperanto estas taŭga ilo por interkompreniĝo, kaj ĝuste tiel mi strebas ĝin uzi. Kutime. Tamen... en Usono, kie Esperantistoj aparte malabundas, la internacia lingvo foje utilas ankaŭ por aliaj aferoj—kiel senkulpa, publika sakrado!

Jen malzorge tradukita ĉerpaĵo, kiu antaŭ jaroj multe inspiris min:

Kiam mi estis knabo en Brooklyn, mi ĉiam aŭskultis elsendojn de itallingva radiostacio. Mi amis, ke la rulANtaj SOnoj ŝajne ondadis super mi, kvazaŭ mi vadus en la maro. Antaŭ la ricevilo mi sidadis, lasante la akvon de la BEla iTAla lingvo verŝiĝi sur min. En la programoj ĉiam okazis iaj familiaj situacioj kun diskutoj kaj kvereloj inter patrino kaj patro:

Alta voĉo: “Nio teco TIEto capeto TUtto ...”

Laŭta, malalta voĉo: “DRO tone pala TUtto!!” (akompanate de manfrapado).

Kiel bonege! Do mi lernis esprimi diversajn emociojn: mi povis plori; mi povis ridi; ktp. La itala estas bela lingvo.

Proksime al ni en Novjorko loĝis pluraj italoj. Iam, dum mi biciklis, kolera kamionisto kliniĝis al mi el sia kamiono, gestante. Li kriis ion similan al “Me aRRUcha LAMpe etta Tiche!”

Mi ege ĉagreniĝis. Kion li diris al mi? Kion mi respondu?

Do mi petis helpon de itala amiko ĉe la lernejo. Li konsilis: “Simple diru: ‘A te! A te!’”—kiu signifas “Same al vi! Same al vi!”

Mi taksis la ideon bonega. Mi diris “A te! A te!”—kun respondaj gestoj, kompreneble. Poste, kiam mi gajnis memfidon, mi plu evoluigis mian scipovon. Se virino en aŭto blokus la vojon dum mi biciklis, mi dirus, “PUzzia a la maLOche!”—kaj ŝi retiriĝus, ŝokite. Iu fia itala knabo sakris al ŝi per terura blasfemo!

Kiel ofta biciklisto, tiu ruza ideo tre plaĉis al mi.

Jarojn poste mi komencis paroli Esperanton. Anstataŭ blasfemi falsitale, kial ne kapti la okazon praktiki ĉi tiun (iom) similsonan lingvon? Do, lastatempe, mi komencis provi kelkajn lascivajn strofojn el la fama epopeo La Infana Raso de William Auld por sakri al fuŝaŭtistoj (plej ofte babilantaj poŝtelefone) kiuj preteratente minacas dum mi biciklas aŭ piediras.

Ekzemple: “He, ŝtipkapulo! Ĉu vi scias, ke mia semofluo malfermos larĝe kluzojn?” Aŭ (eble pli afable?) “He! Ĉu vi scias, ke nin ia malproksima orgasmo faris fratoj?”

Sed kompreneble, ne devas temi pri fiaĵoj; ajna krio sufiĉas, eĉ frazoj el Mazi en Gondolando. Nur gravas, ke oni aŭdu ion ŝajne fian, ne tute bone sciante ĉu vere temas pri sakraĵo aŭ ne. Uzante Esperanton, oni ne sentu sin tute kulpa pro publika blasfemado—utila, ĉu ne?

Kaj kio se, mirakle, la alsakrito ja komprenus Esperanton? Nu, espereble tiu ne tro kolerus, trovinte raran samideanon... :-)

Esperanto por Sakrado

Mi antau jaroj komencis sakri per Esperanto -- per la kutimaj fivortoj, ne per io aparte kreiva. Tio funkciis tute bone . . . ĝis la UK en Zagrebo. Mi mispaŝis en la enirejo, maltrafis ŝtupeton, faletis, kriis "Zamenf*k!", kaj plene ruĝiĝis pro la amaso de ŝokitaj maljunulinoj. Estus preferinde sakri tokipone. Do, nun mia principo estas, "Sakrante, krokodilu."

Simile

Kiam mi unue lernis fremdan lingvon, la hispanan, mi tradukus miajn kutimajn sakrojn en la hispanan. Poste, kiam mi lernis Esperanton, mi faris same. Estis granda surprizo la unua fojo ke mi sakris "Sanktan merdon!" pri io en medio kie oni komprenis min. :-)

(Sed fakte de tie devenis mia demando pri akuzativo en sakrado, ĉar kvankam "sankta bovino" eble estas alvoko, mi supozas ke kiam temas "sanktan merdon" tio, estas io, kion oni deziras al iu.)

--
Steven BREWER

Ho jes, ni nepre devas uzi

Ho jes, ni nepre devas uzi bonan gramatikon kiam ni sakras.
Hehehehe.