Skip to main content

Ekzamenoj ĉe Lernu

limako's picture

Kiam mi unue lernis Esperanton, mi studis preskaŭ ĉiutage. Frue, mi sukcesis je la supera ekzameno de la AAIE. Ekde tiam, tamen, mi nur uzas la lingvon kaj ne plu studas ĝin. De tempo al tempo mi legis ion pri gramatiko kaj uzado, ekzemple Being Colloquial in Esperanto, sed mi apenaŭ provis intence plibonigi mian lingvoscion. Mi preferis simple verki kaj babili.

Lastatempe, tamen, oni petis ke mi helpu ĉe lernu.net kaj mi konstatis ke mi neniam faris la ekzamenojn tie. Dum la pasinta monato, mi faras la ekzamenojn ĉe lernu.

La bazan mi sukcesis je la unua provo. Kaj la "kulturmovada" ekzameno. La mezan, mi bezonis tri provojn ĝis mi sukcesis. Mi ankoraŭ ne sukcesis je la alta. Eble venontafoje mi sukcesos. Se ne, eble mi devos studi refoje. Eble...

by limako

Comments

Mi piedbatas min

formiko's picture

Kongratulojn. Mi povas sukcesi en la nivelo 1, sed mi ne volas testiĝi la dua nivelo, ĉar mi timas, ke post 8 jaroj, mi malsukcesos. Mi ANKORAŬ fuŝas prepoziciojn kaj "kiu, kiun" en frazo ktp. Do mi ne volas scii, ĉu vi komprenas? Es peranto estas tre facila por legi, sed mi ne estas bona por paroli kaj skribi (evidente!!)
Eble malantaŭ 8 jaroj pli. ;)

May 1, 2008 by formiko, 1 year 46 weeks ago

...eble la ekzamenoj ne

riko's picture

...eble la ekzamenoj ne gxuste taksas la kapablojn de la studentoj. Ankaux mi sentas tiel.

April 29, 2008 by riko, 1 year 46 weeks ago

Poll

Kiun vi plej volas por prelegi ĉe la Landa Kongreso?:

Featured Bloggers

Darcy Ross on Local Groups
Haroldo de Esperanto on NASK

Premium Drupal Themes by Adaptivethemes