Skip to content

Sukcesis!

limako's picture

Gratulu min! Mi hodiaŭ sukcesis je la alta ekzameno ĉe lernu.net. Kia ĝojo! Nun mi ne plu devas zorgi ĉu mi devos refoje studi Esperanton!

May 14, 2008 by limako

Comments

Gratulon al vi!!

May 14, 2008 by filipo, 1 year 7 weeks ago
Comment id: 1824

filipo's picture

Gratulon al vi!!

Mi ne faris tion, sed eble faros tion antaux ol mi faros la trian ekzamenon de AAIE. Mi faris la unuajn du ekzamenojn de AAIE, sed volas fari la trian, altnivelan.

Mi ripetas al cxiuj, ke la ekzamenoj estas bonaj mejlsxtonoj por mezuri progreson. Kiam oni ne plu estas komencanto? Kiam oni ne plu estas progresanto? La kursoj kaj ekzamenoj helpas vidi la progreson. Sen tio, la progreso de tago al tago ne estas tiel videbla, rimarkebla.

- filipo


Congratulations!

I haven't done that, but maybe will do so before I take the third exam from AATE. I have taken the first two AATE exams, but want to do the third (advanced) exam.

I repeat to all, that the tests are good milestones for measuring progress. When is one no longer a beginner? an intermediate? The courses and exams help see the progress. With that, the progress from day to day is not so visible, not so noticeable.

- Phil

Timo...

May 15, 2008 by formiko, 1 year 7 weeks ago
Comment id: 1825

formiko's picture

Kvankam mi parolas nian lingvon antaŭ 15 jaroj, mi timas, ke mi ne sukcesos en la ekzamoj. Mi ĉiam legas revuojn kaj librojn Esperante, neniu pridemandas min. Tamen, mi nun legas 2 librojn "Paŝoj al plena posedo" kaj "Vojaĝo al Esperanto-lando". Ambaŭ estas tre bonegaj, kaj ili ankaŭ havas bonajn rakontojn.
Gratulojn!
(Kiu TTT-ejo estas AATE?)

Ne timu!

May 15, 2008 by limako, 1 year 7 weeks ago
Comment id: 1826

limako's picture

Ne timu! Vi povas tute private provu la ekzamenojn kaj vidu ĉu vi povas sukcesi. Se vi ne sukcesus, neniu scius.

Mi kredas ke Filipo mistajpis kaj temas pri AAIE.

--
Steven BREWER

AAIE / AATE

May 15, 2008 by filipo, 1 year 7 weeks ago
Comment id: 1828

filipo's picture

La organizaĵo kiu helpas pri la instruado de Esperanto en Usono estas AAIE, la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto. Tamen, en la angla, la grupo nomiĝas AATE, The American Association of Teachers of Esperanto.
Mi metis AAIE en la Esperantaj vortoj, kaj metis AATE en la angla traduko.
(Tamen, certe mi ofte mistajpas, elektas neĝustajn vortojn, fuŝas la gramatikon, aux alimaniere skribas ion neĝuste.)

- filipo

Gratulon

May 14, 2008 by Becxjo, 1 year 7 weeks ago
Comment id: 1822

Ja! Vere gratulon al vi! Mi mem eble eĉ ne sukcesos pasigi elementan ekzamenon tie.

Poll

The new Esperanto-USA theme is...:

Featured Bloggers

AdaptiveThemes