Vizitas Nordan Karolinon

limako's picture

Mi nun vizitas Nordan Karolinon. Oni invitis min veni ĉi tie por prelegi pri scienca edukado. Post kiam oni invitis min, mi epoŝtis al mia samestrarano, s-ro D. Gary Grady por sciigi lin ke mi venas kaj aranĝi kunvenon. Bonŝance, mi venis kiam estis ties kutima semajna kunveno. Bedaŭrinde kelkaj el la membroj estis for tiu ĉi semajne. S-ro Grady kaj alia loka Esperanto-parolanto, s-ro John Mahoney, renkontis min je la 7a horo hieraŭ kaj ni kune veturis por vespermanĝi.

Mi restas en hotelo proksima al la universitato, kaj sur la strato abundas interesaj restoracioj. Ni manĝis ĉe meksika restoracio (kie ni krokodilis hispanlingve al la kelnero) kaj manĝis bone. Mi manĝis na "Rajas Poblanas", interesa kampara manĝaĵo kun kokinaĵo, cepoj, kaj poblanaj piproj en krema saŭco. Vere bongusta kun maizaj tortiljo, rizo, kaj faboj.

Ni babilis longe, pri ŝercoj kaj la Esperanto-movado, kaj niaj foraj kunaj konatoj. Finfine, mi adiaŭis ilin ĉe la hotelo. La Esperanto-komunumo ja estas unu granda rondo familia.