Verku majstraĵon sur la virtuala fridujo...

hoss's picture

Lastatempe mi interesiĝis pri la ideo uzi poezio-magnetojn kiel instruilojn. La rezulto—post multe da tempomalŝparado—estas “virtuala” fridujo, sur kiu ĉiuj povas (kaj kore bonvenas) ludi proprajn majstraĵojn! Jen ekzemplo:

Ĉu vi volas fariĝi poet(aĉ)o? Kial ne? Ek al la fridujo!

Mi penis... sed

Mi penis fari novajn vortojn el la pecoj per supermetado -- Mi faris la vorton "blinda" uzante "blu" "ind" kaj "a", ktp. Kiam mi verkis la poemon malnete, ĉio aspektas bone, sed en la fina versio, postklake, la pecoj moviĝis kaj la efekto ruiniĝis.

Mi intencis:
malfermitfriduje

trovas ion ĉiu homo
eĉ la tute blinda

flarante je la dolĉ-aromo
de manĝaĵo desertinda

[ne senmorta arto... sed estis farita de fridujaj magnetoj!]

sed la rezulto estas ĉi tie

Simile

Mi havis similan sperton. Sed mi sukcesis fari na "samideano" per "sam-id-e-an-o".
--
Steven BREWER

supermetado

Ho, interese. Jes, pardonon pri tio, Ted. Supermetado de literoj kaŭzas problemon, ĉar la fridujo ne povas facile "legi" tion. Mi devus malpermesi supermetadon, sed bedaŭrinde tio ne estas simpla afero. Mi provos elpensi metodon.

Intertempe, ĉu vi volus, ke mi forigu vian unuan provon? Laŭ mi, "flavranite" estas amuza kreaĵo, sed verŝajne tion vi ne intencis fari...

jes, bonvole forigu mian unuan provon.

Ne gravas -- mi ĝuis la ludon! Dankon por la situon, mi uzos ĝin plu!

(Ĉu vi povas aldoni la magnetajn vortojn "por" kaj "pro"?)

'por' kaj 'pro'

Aldonite! por kaj pro ja estas gravaj preteratentitaĵoj, dankon. Ĝuste por tiaj havindaĵoj mi lasis spacon!

Se iu havas pliajn sugestojn pri forigindajn aŭ aldonindajn vortpecojn, bonvolu ne heziti diri. Elekti taŭgajn vortpecojn estas malfacila tasko! Unuflanke, mi volas permesi iom da fleksebleco, sed aliflanke mi volas ankaŭ konservi defion en la ludo.

Ĝis nun, mi aldonis nur morfemojn (radikojn, afiksojn, finaĵojn) sed ne memstarajn literojn aŭ litergrupojn. Tamen, mi ja serĉas elektojn, per kiuj oni povus trovi aliajn radikojn. (Kiel faris Limako!)

Do ekzemple, mankas la radiko sonor, sed oni povas krei ĝin per la radikoj son + or. Mankas opini, sed tio fariĝeblas per la afiksoj op + in + la finaĵo i. Kiel paroli pri la vetero sen veter? Nu, kreu tiun radikon per kumeto de vet kaj er... ktp.

(1) vi povas forigi "acxet"

vi havas jam kaj "aĉ" kaj "et."

ĉu la x-metodo ne funkcias titole?

x-metodo en titoloj

Ted,

Bedaŭrinde por fari supersignojn en la titoloj, oni devas uzi programon kiel Ek,
senpage havebla per la Reto.

dankon -- mi jam havas Ek-n, sed

kvankam ĝi plejparte tre plaĉas al mi, iufoje ĝi aktiviĝas akcidente kaj malrapidigas mian alian laboron. Mi volas elŝalti tute la "varman klavon"

Supersignoj

Rilate al supersignoj: oni povas serĉi la fridujan poemaron per la x-metodo, se ne haveblas EK aŭ Esperanto-klavaro. Ankoraŭ ne ekzistas tiel multe da poemoj, ke oni bezonas serĉi por trovi ion, sed eble tiu ilo estos pli uzinda estontece. :-)

Solvo!

La solvo estis pli simpla ol mi unue timis. Do, nun la virtualaj magnetoj agas pli simile al "veraj" magnetoj: du magnetoj ne povas samtempe situi en sama loko. La ŝanĝo ŝajne funkcias bone en Firefox, sed mi devas kontroli per aliaj kroziloj. Se iu spertas problemon, bonvolu sciigi min!